GALA SKIZETO.

Originale verkita de E. W.

_Mi naskiĝis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke

mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en

kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._

_Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj

konatuloj, ili ĉiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj

estas tiel interesaj."_

_Mi ĉiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin

tralegi?"_

_Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraŭ estas multe da libroj,

kaj baldaŭ multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaŭ," ĉar tiu

ĉi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem ĝin

kompreni, studinte apenaŭ dek kvin minutojn ĉiutage, kaj mia memoro

tamen multe malfortiĝis._

_Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaŭ du

generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The

Esperantist.

_Pro tio mi verkis tiujn ĉi rakontetojn.--E. W._

The Esperantist, Complete · 第 389 / 1137 题