"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi,
kie loĝas la patrino, mi deziras viziti ŝin."
"Tie," ŝi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en
malgranda ĝardeno.
Ni tien kune iris. Alproksimiĝinte al la pordo la infano ekkriis
"Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo
malfermiĝis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi
etendas la manon. "Sunjo!"----Ŝi min longdaŭre rigardis----"Tomaĉjo!"
kaj ni kisis unu la alian.
"Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun
ci bone memoras."
La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! ĉarmegaj horoj,
kiujn mi pasigis kune kun tiuj ĉi simpluloj, kiuj ja trovis veran
plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis,
ke via antaŭa loĝejo estas aĉetebla?"
Tion ĉi mi ne estis aŭdinta. Post kelke da tagoj mi ĝin aĉetis.
Baldaŭ mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata
naskiĝejo.
Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.
[_Copyright reserved._]
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Daŭrigo).
(_Vidu la sep antaŭajn Nrojn._)