Originale verkita de Paul Mathews, M. A.
Ĉie mi amas la kamparon sed, ho! ĉarma naskiĝejo mia, kiom mi vin
amegas! Ĉu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan
vilaĝeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallarĝa strato, en
kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, ĉe kies ĉiu flanko
vidiĝas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.
Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo
brunvelajn, malrapide movigatajn ŝarĝbarkojn. Cetere, la floroj:
vintrafine la _neĝagutetoj_ (Galantoj) pli malfrue la _primoloj_,
frusomere la _bluaj sonoriloj_ (Kampanuloj), plensomere la
_bovokuloj_ (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas senĝoje
aŭskulti la kantojn de la alaŭdoj, de la _nigrabirdoj_ (merloj), de
la makulitaj turdoj, de la ruĝabrustoj aŭ, apud la rivero, de la
kanasilvioj, kiuj dolĉe kantetadas?
Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan
_reĝafiŝkaptiston_ (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la
abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj
vidaĵoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la
neĝo, posedas siajn proprajn belaĵojn por ĉiu, kiu vere amas la
Naturon.
Tie mi de longe naskiĝis; el tie mi de longe estas apartigita.
Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien
revenis.
En la daŭro de tiuj tridek kvin jaroj mi edziĝis, alvenis al mi
familieto, tri karaj infanoj, la plena ĝuado de facila feliĉeco.
Sed ĉiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilaĝeton, ofte mi
estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.
En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojaĝon al
la bone memorita vilaĝeto. Eĉ nun oni devas marŝi kvin mejlojn de
la plej proksima stacidomo, ĝis la vojaĝa fino. Je ĉiu paŝo mi
preteriris ian amatan loketon, feliĉe ne aliformiĝitan. Malrapide
mi marŝadis, dolĉe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante
al mi la nomojn de miaj antaŭaj kunludantoj.
Ĉu ĉiuj estas ankoraŭ vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej
ĉarma el ĉiuj, la malgranda Suzio----. Ho ve! feliĉa tempo
pasinta!----
Mi eklevas la okulojn--Kio estas? ĉu mi sonĝas? Mi ŝin revidas, la
saman, la karan Suzion!
Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabiĝas: tie staras mia
kara kunludantino!
Mi kuras renkonte al ŝi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas
min terurite. Kial? Ĉu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi
estas maljunulo, kompare je tiu ĉi knabineto! Ŝi ne estas mia
Suzio. "Venu tien ĉi, kara mia" mi aminde diris, "Ĉu mi vin
timigis? Diru al mi----."