AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Prospero.-- Ne, knabino;

Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas

Simile je ni. Tiu ĉi junulo

En ŝippereo estis: pro ĉagreno

Li markojn portas kiuj malbeligas

Vizaĝon lian--vi, alie, povus

Nobelon en li vidi. Li, perdinte

Parencojn siajn, vage ilin serĉas.

Mirando.-- Estaĵo dia povus mi lin nomi,

Ĉar mi neniam vidis tiel nobla!

Prospero (_flanken_).--L'afero venas laŭ deziro mia:

Ĉi tio Arielon liberigos

Nur post du tagoj--

Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino

Muzike ĵus laŭdita!... Mi petegas,

Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas

En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus

Konsilojn bonajn al mi doni;

Sed, miri ndaĵo! scii mi deziras

Ĉu estas vi fraŭlino.

Mirando.-- Mi, sinjoro,

Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.

Ferdinando.--Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus

El ĝiaj parolantoj la plej alta

Se hejme nun mi starus.

Prospero.-- La plej alta?

Se l'Neapola reĝo tion aŭdus,

Vi kiu estus?

Ferdinando.-- Simple la aŭdanto

De homo parolanta pri la reĝo.

Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras,

Ĉar estas mi la reĝo: mian patron

Perei mi ĵus vidis.

Mirando.-- Ho, teruro!

Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj

La duko, ankaŭ lia brava filo!

Prospero.--La duko de Milano kaj bravega

Filino lia povus vin komandi

Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj

Intervidante tremis kaj ruĝiĝis ...

Nun Arielo baldaŭ liberiĝos.

(_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri:

Mi timas ke vi multe ĵus eraris.

Mirando.-- Ĝentile kial patro ne parolis?

De mi vidita estas homo tria

Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua.

Kompato same movu mian patron!

Ferdinando.--Fraŭlino, se vi estas korlibera,

Reĝino Neapola vin mi faros.

Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu!

(_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj:

L'aferon mi ne volas rapidigi;

Nenion tro facilan oni ŝatas.

(_Al Ferdinando_) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas

Uzurpi ies nomon ne la vian:

Spiono eble vi ĉi tie staras

Por poste ŝteli de mi la insulon.

Ferdinando.--Ne! per honoro mia!

Mirando.-- Malhonoro

Neniam loĝis en sanktejo tia;

Ĉar se malbonon tia dom' entenus,

Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.

Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu!

(_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu!

Piede, kole, mi vin kunkatenos,

Marakvon trinkos vi, via nutraĵo

Konsistos el mituloj riveretaj,

Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj--

Nu, venu!

Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontraŭbatalos

Tielan agon, ĝis la malamiko

Pli pova montros sin.

[_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._]

Mirando.-- Ho, kara patro!

Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima,

Li maltimulo estas.

Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto,

Ĉu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu,

Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus

Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo

Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu:

Bastono mia tuj vin senarmigos.

The Esperantist, Complete · 第 383 / 1137 题