VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi

ofte aŭdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco

inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis,

ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laŭ fantazio aŭ

instinkto; kontraŭe la viro, oni diris, aŭskultas kaj obeas la

severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko.

Tiu ĉi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera

logiko; ĉar, infane, mi ekpenis difini ĉiun agon virinan kiel

instinkta, kaj ĉiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj

de tia juĝo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.

Ekzemple; serĉante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado,

kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis

diri, "Demandu ĝin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de

la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"

Tia konduto ŝajnis al mi vera enigmo. Ĉe la juneco de la patrino ne

ankoraŭ ekzistis kolegio de Newnham aŭ Girton; mi do ne trovis

mallaŭdinda ŝian nescion; sed la patro estis ĝuinta ĉiujn utilojn

universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la

infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!

Okazis multe da tiaj disreviĝoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al

mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la

uzadon de _frisettes_ por pligrandigi ŝian kapornamon. Li ankaŭ tre

ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino fraŭlina. Mi

sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el

ĉevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto

virina estas kaŭzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas

cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.

Tamen, irante post nelonge en juĝejon kun mia patro, mi tre miris,

vidante pli ol dudek advokatojn kies ĉiu portis sur kapo tiom da

ĉevalharego kiom sufiĉus por fari ses aŭ sep frizaĝojn, kaj

ankaŭ grandegan "chignon." La juĝisto mem, kiun mi supozis la plej

instruita kaj logika el ĉiuj, ankaŭ portis la plej grandan kvanton

da ĉevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj

mi tre ĝojiĝis, ke mi mem ne portis eĉ ĉapon sur kapo mia; dume

nek la juĝisto nek ia advokato demetis siajn ŝvitajn perukojn.

Sed mia patro multe koleriĝis kiam mi rakontis al la supredirita

onklino Marinjo, ĉion kion mi rimarkis en juĝejo. Mi do serĉadis

ĉu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ eble

nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol

ia virina eco.

Iom post iom mi komencis dubi, ĉu ekzistas efektive tiu ĉi

pretendita diverseco de motivo aŭ de rezonmetodo en la agado de la

du seksoj. Ĉar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de

soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel

eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron

de la patro, mi ne kuraĝis lin paroli pri tio ĉi; sed la onklino

Manjo ĉiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al ŝi mian naivan

sciemon.

"Ha, jes," diris ŝi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?"

mi demandis. "Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan

vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la

vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia

frako!"

Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega,

kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj

plumoj iom tordiĝis. Milita servisto eklevis la ĉapelon, kaj

alportis ĝin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke

estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolĉe eltiras la

kulpan plumon, plibonigas la tutan ĉapelon, tiel lerte kiel

ĉambristino de sinjorino, kaj la generala moŝtofine trankviliĝas.

Tion aŭdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita

fajrmanĝanto zorgas pri sia ekstera vidiĝo, tute tiel nerve kaj

precize kiel sinjorino la plej fasonema. Ŝi ne diris ĉu tio estas

pruvo efektiva de "logiko virseksa."

La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Ĉambron de

Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado,

per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke

la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj

nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj ĉi

specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej

"virina."

Mi brave kuraĝis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun ĉi fojon,

feliĉe, aprobis mian juĝon. Li eĉ diris, ke li mem preferus pli la

babilaĵon de kiu ajn maljunulino, ol aŭskulti la sensencaĵojn de

tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama

politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, ĉu la patraj

vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ nur de propra lia

fantazio.

Antaŭ nelonge virseksa egoismo aŭ blindeco malpermesis al virino la

utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas

sufiĉan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la

matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj ĝoje

vidas kiel erarega estas tiel supozo.

Sed mi devas ĉesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke

ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter

la du seksoj, sed ke tio ĉi estas nur afero de edukiteco kaj

ekzercado. Baldaŭ, sendube, ni ĉiuj rekonos, ke la viro mankas la

helpon de la virino ankaŭ ĉe la aferoj leĝigantaj, koncernantaj la

feliĉon de la tuta homaro; kaj ni ĝojos je la neniiĝo de la

malsaĝa disputo, ĉu viro aŭ ĉu virino havas la ecojn la plej

necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de ĉiam

pliboniĝonta komuna homa raso.

The Esperantist, Complete · 第 380 / 1137 题