VINTRA DOLĈECO.

Originale verkita de Rene Deshays.

Malsupren mi rampis, tra grizaj branĉetoj;

Indulga Decembro la teron moligis:

Jen mi nun ekvidas la verdan riveron,

Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontraŭa.

Ne larĝa la fluo, la montoj malgrandaj,

Kaj paca l'aero, kaj pala la suno;

Mallaŭta kaskado revige parolas,

Dormetas la herboj ĉe l'akvo lulanta.

Mi sekvis la kurban valeton paŝete:

Ĉi tie bon' estas memori l'amikojn.

The Esperantist, Complete · 第 379 / 1137 题