LA SANKTA FAJRO.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).

Por ĉion klarigi mi diros, ke tio ĉi okazis en Jerusalemo.

Je la Sankta Vendredo, la antaŭtago de la ceremonio, kiun mi deziras

priskribi, ni vizitis la Preĝejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis

kelkajn tre strangajn preparojn.

Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapiŝetoj kaj kapkusenoj

sur kiuj kuŝas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.

Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per ŝajno de

senvigla miro; preskaŭ mi diris, de _bovina_ miro!

Sed la geinfanoj! Sur ĉiu vizaĝo estas ŝajno kvazaŭ ili tiom da

mirindaĵoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraŭ mirigi pri

ia ajn afero.

* * *

Kio do estas la Sankta Fajro!

Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera

miraklo!

Dum tiu ĉi Sabato la Savinto kuŝis en la Tombo, kaj ĉiujare (tiel

ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la ĉielo.

* * *

"_Ne-harak-said._" Mi ekrigardas!

Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas

ruĝan Tarbuŝ'on aŭ fez'on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la

kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas

larĝa kiel sako, kaj la malsupro tre prema ĉirkaŭ la maleoloj.

Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larĝa zono lian talion. Ĉe

lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta

aron da pistoloj kaj ponardoj.

Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon,

kiun li tenas per la dekstra mano. Ĝia akra pinto kaj ĝia supro,

kiu etendis sin ĉiu flanke laŭ formo de sigelilo estas farita el

blanka metalo (kredeble ŝtalo) kaj brilis kiel arĝento.

Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman'on (gvidiston kaj

tradukiston), laŭ kies konsilo ni singarde malaperigas niajn

poŝhorloĝojn kaj valoraĵojn.

Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la

signalon de foriro; tiun ĉi frapadon li daŭrigas la tutan vojon, en

longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ĉiam frapante la teron

per la sama sonora frapo.

La hotelo staras ekster la muroj, tial ĝis la pordego al _Joppa_

(per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ĉi

la amaso fariĝas multe pli densa.

Ni trapasas tra la _Strato de David_ kaj eniras en _Kristanan

Straton_.

Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; ĝia akra pinto, potence

minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj,

malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas

laŭ maniero de ŝipo, tra maro de malbonherboj.

Tiel ni alvenas al la placeto antaŭ la pordego de la Preĝejego, kie

de ĉiuflanko la amaso _ondegas_ kontraŭ nin; grandaj barbaj,

nelavitaj vizaĝoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego;

virinoj, malgrandaj geinfanoj; ĉiu el ili havas sian specialan

odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la

Bastonego havas ankoraŭ aŭtoritaton kvankam neeble estas ĝin

svingigi. Certe ĝi daŭrigas la frapadon, sed nur post longaj

intertempoj, kaj preskaŭ en tiun saman lokon ĝi frapas la teron el

kiu ĝi leviĝas antaŭ kiom da tempo?

Tre malrapide ni antaŭeniras, sed ni antaŭeniras, kaj nun ni eniras

en la Preĝejegon. Pli kaj pli densiĝis la amasego. Baldaŭ la

gvidanto mem estas haltigita.

Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ĉi kaj la nia

fariĝas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble ĝin

trapasi en tiun direkton. Malantaŭen ni komencas nin tordi, kiel

hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaŭ ni nin turnas dekstren, kaj

iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas

malgrandan pordon kaj eniras monaĥejon, kie troviĝas nur kelkaj

monaĥoj. Kia kontrasto!

Tiel tra ĉambroj, tra trairejoj, suprenirante ŝtuparojn, ĉiam

suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Preĝejego.

Pli ĝuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, ĉar ĝi

estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aŭ ok arkojn per bariloj

fermataj.

Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon

(t.e., la konstruaĵon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaŭ vidas

grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni ĵus estas

trapasintaj.

En ĉiu sekcio de nia galerio troviĝas grandan homaron, kaj pli alte

mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.

Ĉie oni rapidas la preparojn; ĉie mi vidas andelojn, sed

kompreneble ne ankoraŭ ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaŭ

neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble eĉ du.

El la galerio de virinoj Greka pastro per ŝnuro mallevas aron da

ili.

Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Preĝejego

fariĝas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega

amasego.

Tiam:--Sonoradegon de sonoriloj. Monaĥo post monaĥo elsaltas el

malfermaĵo en la konstruaĵo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj

rapidas supren sur ĝia eksteraĵo. Ĉiu el ili triumfe svingas

brulantan kandelon. Ĉie kaj ĉie komencas ekbruligi la kandeloj.

En la galerio de virinoj mano post mano la monaĥo tiras antaŭen

sian ŝnuron; ĉe ĉiu ekskuo svingiĝas en hemirondo la aro de nun

ekbruligitaj kandeloj kaj ĉiuflanken disĵetas sian sebon sur la

amasigatan homaron.

Al la barilo ĝi alvenas. Apenaŭ li ekprenas ĝin, kiam pli ol dudek

kandeloj estas al li puŝegataj, kaj de li ekbruligataj.

De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraŭ aliaj. Ĉiuflanke oni elsendas la

lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan

brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankaĵoj.

Ĉie oni vidas la brulantajn kandelojn ĝoje agitatajn; kaj la voĉoj

sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege

rulas la ŝtonetojn.

Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la

premego de la popolo ĉiu minute _ĉifas_ kiel knabeto ĉifus

paperon.

Sed jam tro longa la priskribo! _Du_ soldatojn ni trovas ĉe la

reveno. Kial _du_? mi pensas, ĉar la Preĝejego kiam ni ĝin

reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu

tenas per ĉiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj

nin rigardas. Plene li kredas, ke la _Sankta Fajro_ ne povas bruligi

la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaŭ la tuta pilgrimaro!

Elirante el la Preĝejego ni tuj ekvidis kial la _du_ soldatoj.

Ŝajnas kvazaŭ la tuta amasego estas forlasinta la Preĝejegon je la

sama momento; el kiu aro ĉiu ero treege penegas sin puŝi antaŭ

sian proksimulon.

La Bastonegoj perdas nun sian aŭtoritaton. Pro manko de spaco neeble

estas ilin movi; tial la frapado ĉesas.

Forte puŝegas per la ŝultroj niaj du soldatoj, kaj, ĉar ili ne

sole reprezentas aŭtoritaton sed ankaŭ estas ambaŭ fortuloj, ili

sukcesas malfermi vojon por _si mem_.

Sed ne por ni!

Ĉi tie ni supreniras tiujn malaltajn ŝtupetojn el kiuj konsistas

plej ofte orienta strato.

Sur la ŝtupetoj kiel amasego!

Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe daŭros la

feliĉeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj

malfacilege ŝirmantajn la ankoraŭ brulantajn kandelojn; homojn ni

vidas el ĉiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaŭ troviĝas

geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, ŝajnas al mi ke mi aŭdas la

ekkrion: "_Leprulo._"

Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ĉiu ondolinio de la homa

Oceano.

Malproksimiĝantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili

ĉiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi

la posicion, la alia revenas nin serĉi.

Ha! tiu vojirado, tiu terursonĝa progresado! Tirataj, premegataj,

puŝataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis

la vojon.

Ĉi tie la premego fariĝas teruriga. Iu nekonata sin savas de

subpremado per la piedoj ĉirkaŭprenante min.

Bonega ideo! Mi fariĝas samideano! Miaflanke mi ĉirkaŭprenas la

talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malŝatas ĝin diri

sed ĝi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el

la Turniĝado de la _Sankta Fajro_!

* * *

_En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Preĝejego._

_Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._

The Esperantist, Complete · 第 378 / 1137 题