LA PEKETOJ DE EPPIE.

Eltiraĵo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.

_Silas Marner, ĝis la alveno de nekonata knabineto ĉe sia dometo,

estis ŝparema kaj malfeliĉa teksisto. Li kompatiĝis je tiu ĉi

infaneto, donis al ŝi la nomon Eppie, kaj fariĝis kvazaŭ ŝia

patro._

Kiam Eppie havis tri jarojn, ŝi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian

paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al

li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke ŝi devas esti varmigata,

kelkafoje, je mola loko.

"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos

enŝlosi ŝin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron,

ĉar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin

tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis sufiĉa por

nigrigi lin, tiel ke li devis denove laviĝi kaj vestiĝi. Tiu ĉi

estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via

konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aŭ la ekfrapadon, aŭ

la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu

ŝin."

Nu, Silas saĝe estis aranĝinta larĝan rubandon, per kiu li ligis

Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Ĝi estis ligata ĉirkaŭ

ŝia talio, kaj ŝi povis atingi ŝian liteton kaj sidiĝi tie.

Dum somera mateno, Silas interesiĝis je sia laborado, kaj ofte uzis

la tondilon. Eppie aŭdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte

ĝian rezultaton, ŝi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato

ĉiam sekvas la saman kaŭzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas

senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie

kaptis ĝin. Tondinte la rubandon, ŝi forkuris, tra la malfermita

pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis ŝin.

Dume Silas pensis ke ŝia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam

li bezonis la tondilon, la terura okazo klariĝis. Li forkuris,

kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li

kredis, ke eble ŝi estis falinta.... Tiam li trovis ŝin,

sidante apud marĉo, gaje kunparolante ŝian boteton, kiun ŝi estis

uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum ŝia nuda piedeto

komforte kovriĝis je oliv-verda slimo.

Silas, ĝojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis ŝin, kaj

kovris ŝin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta ŝin dome por la

necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke ŝi

ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidiĝis

uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris,

elmontrante ŝiajn kotajn piedojn kaj vestaĵojn: peketema Eppie tiel

forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, ĉar ŝi estis peketema!

Paĉjo devos meti ŝin en karbokelon!

Li pensis, ke tio timigus ŝin, kaj ke ŝi ekplorus. Sed, anstataŭ

tio, ŝi ekskuiĝis sur lia genuo, kvazaŭ la propono estis ĉarma

novaĵo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis ŝin en la

karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam

venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis ŝin,

dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aŭ ci devos iri en

la nigran malbelan karbokelon!

La teksado longatempe ĉesadis tiun ĉi matenon, ĉar nun estis

necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu ĉi punado

havus sufiĉan efikon, kvankam li estus volinta, ke ŝi iom ploru.

Post duona horo, ŝi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por

vidi, ĉu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forĵetis

ĝin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restaĵo de la

mateno. Li returnis meti ŝin en ŝian seĝeton apud la teksilo, kiam

ŝi lin rigardis kun vizaĵo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas

en la karbokelo!

The Esperantist, Complete · 第 377 / 1137 题