De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660.
Li foriris el la vilaĝo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam
noktiĝis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj
loĝejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la
loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaŭ vidiĝis
ĉirkaŭe, etendante siajn strangegajn branĉojn tra la malklaro,
kuniĝis kun lia malĝojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti
al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature
superstiĉema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom
post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia
koro sin sentis libera el la timo de la mortiĝo. Por ke li foririgu
tiujn ĉi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia
gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojaĝantoj,
kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densaĵoj de tiu
mem arbaro. En la daŭro de tiu ĉi rakonto, kiu neniel helpis relevi
la pensojn de nia heroo, la kondukanto ŝajnigis kaŭzon por
malantaŭeniĝi, dum nia vojiranto daŭrigis siajn paŝojn, atendante
lian realvenon post kelke da minutoj.
Pri tio li tamen trompiĝis; la piedfrapado de la alia ĉevalo
fariĝis malplie aŭdebla, kaj fine tute estingiĝis. Pro tiu ĉi
cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj aŭskultadis
je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian aŭdadon, krom
la melankolia sopirado de la arboj, kiuj ŝajne antaŭdiris
alproksimantan ventegon. Pro kio la ĉielo kuntiris vizaĝon pli
malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruliĝis la tondro, kaj la blovegado,
ekmetante ĝian voĉon per grandega muĝado, deiris en superakvego.
Pro tiu ĉi okazo la kuraĝo de nia heroo preskaŭ tute neniiĝis; li
ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive
malsekigitan antaŭ ol, kvazaŭ rekonsciiĝante, li elpasis el la
vojo por protektiĝi inter la ĉirkaŭkreskantaj arbetaĵoj.
Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da
altaj arboj, kiuj lin ŝirmetis kontraŭ la ventego, kaj tiel lokite,
li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li
divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo,
por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li
konatiĝis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne
havos la feliĉon eviti ilian serĉon, kaj sin eltiri el la
implikaĵoj de la arbaro.
Timigite de tiuj ĉi antaŭsentoj, li decidis konfidi al la kompato
de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj
antaŭeniri per ia torda vojeto ĝis kiam li sin liberigos
el la arbaro. Li tial direktis la ĉevalan kapon en linion tute
kontraŭan al tiu de la ĉefvojo kiun li ĵus estis lasinta,
opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu ĉi, por lin serĉi, kaj ke
la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la ĉefvojo
por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila
nokto.
Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, daŭrigis sian vojaĝon, en
plena espero atingi vilaĝon, kie sia vivo troviĝus senriska. Tuj li
de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel feliĉa
steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis ĉe la pordo de
solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke
li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame.
Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da
mejloj, kaj ke ŝi povos provizi al li bonan liton, kaj al la ĉevalo
loĝejon kaj avenon, li ekdankas la ĉielon por sia feliĉo,
faletinte sur tian modestan kajuton.
Li do konsentis pasi la nokton, sub la ŝirmeco de la maljuna
dometanino, kiu lin komprenigis, ke ŝia edzo, tranĉlignisto, estis
foririnta ĉe la plej proksiman urbon por vendi sian komercaĵon, kaj
ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgaŭmatene.
Ferdinando ekzamenis la antikvan sorĉistinon per mil ruzaj demandoj,
al kiuj ŝi respondis je tiom da verŝajneco kaj naiveco, ke li
konkludis, ke ne estas ia danĝero. Festine vespermanĝinte ovojn kaj
ŝinkon, li petegis, ke ŝi lin alkonduku al la dormoĉambro, kie ŝi
proponis, ke li kuŝiĝu.
Tial, je ŝia montro, li supreniris ian ŝtuparon en ĉambron,
meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de
pajloŝarĝegoj.
Li ŝajne kontentiĝis je sia loĝejo, kiu ja lin mirigis.
La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimiĝu la kandelon al
la flamiĝemaĵoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la
ŝlosilon de ekstere.
Ferdinando, kutimite esti singardema kontraŭ siaj kunuloj, havis
gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur
la pordo.
Sekve li proponis ekzameni akurate ĉiun objekton en la ĉambro; kaj
dum la esplorado li ĉagrene trovis viran korpon, ankoraŭ varman,
kiu, antaŭ ne longe ponardite, kaŝigis inter kelkaj pajlŝarĝoj.
Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan
teruron, ĉar li certiĝis, ke li mem renkontus la saman sorton
antaŭtagiĝo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Ĉe la
unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro,
intencante per ĝi forkuri, sed li sciiĝis, ke lia ekflugo efektive
estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la
haroj ekrektiĝis, kaj la genuoj ŝanceliĝis. Liaj pensoj estis
plenaj de antaŭsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaŭ
atestanto kontraŭ li, kaj per dezirego preskaŭ supernatura li tuj
rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj
malpli interesaj, lia imago ne kuraĝus, li mem senkompate
entreprenis.
Li senvestigis la korpon, kiu kuŝis sangadanta inter la pajlaro.
Ĝin brake alportinte en la liton li ĝin ordigis tiel, kiel
prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li
ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante
ŝargitan pistolon per ĉiu mano, li atendis la sekvon de tiu
bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.
Ĉe noktomezo li aŭdis la ŝovadon de piedoj suprenirantaj la
ŝtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn
de du viroj promenantaj al la lito.
(_Finigota en la Julia Gazeto_).