La korteto havis tre militan vidiĝon. Tie estis soldatoj kun
bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro
granda por li, kaj _bando da muzikistoj_ kiu furioze batadis gaje
pentritan tamburon.
Nur malgranda Robbie malĝoje sidis sur la ŝtupoj, kaj rigardis.
Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marŝi
tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris
ĉagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas
ekkrii _Hura_! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian
postenon, observante tutan la marŝadon kaj remarŝadon. Ofte la roto
iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian ĉapeton, kaj levi
sian fajfan aplaŭdon, kiam ili trapasis.
Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "_Hura_" pro tiuj,
kiuj povas antaŭeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile
forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplaŭdegi tiujn, kiuj faras
tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile ĝoji je
la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.
Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "_Hura_" kiam la aliaj
preteriras.
_Tradukita de_ C. S. Bicknell.