Tradukita de P.H.
Dorma-malsaneco, kies kaŭzo longe restis nesolvebla problemo, fine
cedis sian sekreton, dank' al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce,
Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig.
Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega
sangparazito, nomita "trupanosom'o" ĉeestis en la cerebrospina
fluaĵo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu ĉi malsaneco, kaj kiu
eltrovis, ke tiu ĉi parazito kaŭzas la dorman malsanecon, same kiel
kulo kaŭzas malarion.
Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus
interesa.
Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan
manĝbezonon, kaj ofte petegas manĝaĵojn, kiam ili estas tiel
malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas manĝi. Aliaj vere fariĝas
marŝantaj skeletoj, kaj aliaj akvoŝveliĝas.
Muskola tremado kaŭzas haltantan iradon. Poste, ili kuŝas en
profunda letargio. Ŝvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo,
kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial
eltranĉas la ŝvelitan glandon. La dormemo ŝajne ne estas vera
dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas,
ĉu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj
mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo
estas subnormala.
Morto estas la neevitebla fino de tiu ĉi terura malsaneco, kaj
okazas jen post malmultaj monatoj, jen post du aŭ tri jaroj. Ĉiu
suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj
evidentigis la ĉeestadon de la trupanosam'o en la cerebrospina
fluaĵo. Oni ne povas ĝin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas
de tiu ĉi malsaneco.
Tamen oni trovis trupanosom'ojn en la sango de dudek ok procent da
landanoj loĝantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam
aliloke.
Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsaniĝis.
Gravaj simptomoj ne aperas ĝis la parazito eniras la cerebrospinan
fluaĵon.
Tiu ĉi malsaneco ne similas je malario, ĉar ĝi ne kuraciĝas per
kinino. Oni nun ne dubas ke la _cici muŝo_ (tsetse, _glossina
palpalis_), sangsuĉanta muŝo, transportas la malsanon de persono al
persono, same kiel la mikrobo malaria (_plasmodium malariae_) faras.
La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu
ĉi afero.
Multe da tiuj ĉi muŝoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu
ĉi ŝajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana
simio, kiu baldaŭ malsaniĝis, kaj fine mortis, montrante la
kutimajn simptomojn. Oni ankaŭ trovis en lia sango kaj cerebrospina
fluaĵo la trupasonon'ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam
oni estis enŝpruciginta aŭ la sangon, aŭ la fluaĵon de la
malsanulo en la simion.