LA STRABULINO.

Ĉu vi ne opinias, ke oni povas ĝuste nomi la sekvantan anekdoton

_Antikva Historio_, ĉar maljuna Franca Sinjorino rakontis ĝin al mi

antaŭ sesdek jaroj!

Ĝi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj

maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi.

Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaŭ malfeliĉe

strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Ŝi komencis

lin demandi pri tiu ĉi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere

eltrovi kelkajn ŝtatajn sekretojn.

La diplomato ĝentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino

gajnis nenion.

Fine, ŝi koleriĝis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel

iras la politikoj?

La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi _vidas_, Sinjorino, _tre

malrekte_.

E. J. Catt.

* * *

En malgranda Irlanda urbeto antaŭ nelonge troviĝis pastro, kiam

ĉiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li

estis iranta preĝejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Ĉu vi ne

scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed ĉu

vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu ĉi estas vera,

sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.--P. de B.

The Esperantist, Complete · 第 353 / 1137 题