LA ADIAŬ DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.

Adiaŭ, ho belulino!

L'armeo al la fronto

Foriras; se mi haltus,

Eterna estus honto.

Ne ploru! mi spereble

Revenos, ho anĝelo!

Aŭ, en batal' mortinte,

Vin vidos en ĉielo.

La glavon, la pafilon,

Mi portas, kaj pistolojn;

Je l'sunleviĝ' mi diros

La adiaŭparolojn.

Turnestron mi surmetis,

Per tuta prepareco!

Mi, vir' kaj militisto!

Vivu la libereco!

Militi mi ne iros

Kontraŭ patrujaj bandoj!

Sed la fremdulojn peli

El la Italaj landoj.

De longe per tiranoj

Ni estas suferantaj;

Mi iras Lombardion

Kontraŭ la subpremantoj.

Ho! la pasioj estas

Teruraj; sed la morto

Por gajni liberecon

Estos belega sorto.

Kun tiom da aliaj

Mi ankaŭ mortos--eble--

Sed ne maltrankviliĝu!

Mi mortos honoreble.

Se mankus la novaĵoj

Pri via vir' amanta,

Per kuglo mortigita,

Ne estu sopiranta.

Mi ne vin lasos sole;

Ĉar restos la trezoro;

Kaj li sin konsolados;

La fil' de mia koro.

Jen! la trumpet'! l'armeo.

Foriras; ne min tenu!

Al filo kison donu,

Kaj libereco venu!

The Esperantist, Complete · 第 307 / 1137 题