Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).
Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la
lamulon.
Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto.
Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej
strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas ĝin
rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi."
Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.
"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda
ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,' ĉar oni
diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni
donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'"
La muroj estas de grandega dikegeco, ĉar la kastelo estas tre, tre
antikva; enkadraĵoj el nigra kverko tute kovras kaj kaŝas tiujn ĉi
murojn. La netapiŝita planko estas el la sama materialo, kaj antaŭ
kelkaj jaroj oni tute malplenigis la ĉambregon je la meblaro. La
pordo troviĝas ĉe unu ekstremaĵo de la ĉambro, kaj enirinte, oni
havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la
densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo,
cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonŝildoj.
Ĉambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek ĉambregon pli
konvenan por tia vizitanto.
Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la ĉambregon, sed,
kiam komenciĝas la historio, mi estas ĉe la flanko plej malproksima
de la pordo.
Subite mi aŭdis ĉu arĝentan sonorilon?
Ne pli klara kaj pura estas la voĉo de la Sinjorino.
La pordo malfermiĝas; tra la malfermaĵo vidiĝas la teruriĝaj
vizaĝoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema,
ŝi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan
fantomaron.
Fermante la okulojn, mi revidas ŝin; kaj denove mi aŭdas la
ridantan belan voĉon: "Ho! Malsaĝuloj, kion vi timas? Estas nenio
tie ĉi." Tiam per mokema voĉo ŝi aldonas: "Se la Viro Verda vere
ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.
Ho, teruraĵo! Kiel respondo je ŝiaj vortoj, en la ĉambro aperas la
Viro Verda mem.
Sammomente la pordo bruege fermiĝis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino
restas vizaĝo je vizaĝo kaj mi vidas kvazaŭ rebrilatan do ŝiaj
vangoj la verdecon de lia antikva vesto.
Kvankam treege paliĝinta, ŝi tamen per kuraĝa mieno ĝentilege lin
salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la
manon, kaj kiel ensorĉata, ŝi ĝin prenis.
Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova.
Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas
alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide.
Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la
muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino
estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi
trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj....
Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon.
En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni
trovis la korpon de la Sinjorino...."
"Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo
silentiĝis.
"Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la
kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro
ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri
tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj
se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta
fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide
resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon,
certege ŝi mortiĝos."
Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la
Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al
vi pri tio ĉi?"
"Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre
kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj
legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj,
malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn
portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: _Ili
estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._
Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la
tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en
loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj
tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex
europaeus_).
Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el
briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la
laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble
estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj
oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo.
Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton;
kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi
ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.
Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon.
La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis
du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas
ankaŭ la okuloj de frenezegulo._
Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed
mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke
baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi
malsupreniris la ŝtuparon.
Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj
ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon.
Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la
laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas
lin sekvi.
Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas,
restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj
ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.
Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo
pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la
ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je
mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego
ĵetante sin sur min.
Iafoje la muso sin savas!
Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas
eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko
tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie
troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova.
Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per
la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon
mi trovis ŝlosita.
La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn
ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn
li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ
vundata.
Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn.
Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero
de la ŝtuparo, ankoraŭ restis flanke de la muro. Tiun ĉi li
forŝiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la plataĵo kaj la
muro, li trapasis ĝian finiĝon tra la interspaco, kaj tiris
eksteren la lignaĵon per siaj tutaj fortoj--la fortoj de frenezulo.
Pli kaj pli mi sentis la plataĵon tremetanta; mi alkroĉiĝis pli
kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi aŭdis la
kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta plataĵo;
konfuzitan sonadon de multaj voĉoj alproksimiĝantaj. Tiam, kun
lasta laŭta krakego, la tuta plataĵo falis teren, kaj mi nenion
konis plu...."
Denove la lamulo silentiĝis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis.
"Ho, la Sinjorino resaniĝis: ŝi estas mia edzino."
"Pri la lignaĵisto?"
"Li estis trovinta kaŝatan vojon el la preĝejo en la kastelon;
antaŭe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj,
per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke
li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj
el la antikva kesto, trapasas la kaŝatan tunelon en la kastelon, kaj
jen estas la fantomo.
Jes, li loĝis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaŭ tute
resaniĝis. Hieraŭ mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon
li rebonigis.
Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilaĝo demandi helpon,
kaj revenis kun granda sekvantaro.