Originale verkita de CLARENCE BICKNELL.
En Italujo ĉiujare kelkaj el ĉiuj dudekjaraj junuloj estas lote
elektitaj por la milita servado, kiu daŭros dum du aŭ tri jaroj.
Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aŭ la dua filo se
la unua jam servadis, kaj nature ĉiuj, kiuj havas ian korpan
difekton.
Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ
vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la
monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn
por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj
eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj,
almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon
kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie
la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas
la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon,
kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en
Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte
trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj
malbonaj, sole gajegaj.
Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la
proksimaj urboj.
Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam
laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.
Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras,
sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.
Finiginte la eltiron, ĉiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj
metitaj sur la ĉapeloj, kaj kuntagmanĝas. Poste ili rekomencas la
hieraŭajn amuzaĵojn, sed pli freneze, ĉar tiuj, kiuj eltiris bonan
numeron saltas kaj kantadas je ĝojo, kaj la aliaj faras same por pli
bone kaŝi aŭ forgesi siajn ĉagrenojn.
La trian tagon ili faras preskaŭ same, post kiu la monoferadoj estas
elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raŭkaj pro la kriegado,
kantado, kaj senĉesa babilado, estas enuitaj.
Sed post du aŭ tri monatoj, venas la tago por la vizito al la
kuracisto, kaj ree la bando, eĉ tiuj, kiuj ne iros al la servado,
kunripetas la festojn dum tri tagoj.
Laŭ mia opinio kaj observadoj, tiu ĉi sistemo de deviĝa milita
servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la
junulojn, precipe tiujn el la kamparo.
Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili ĝuas la
vivadon kune kun tiom da samaĝaj kamaradoj. La junaj militistoj
estas ĉiam kaj ĉie estimataj, eĉ amataj. Ili vidas belajn urbojn,
aŭ konatiĝas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la
sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj
provincoj venas norden.
En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzaĵoj, la militistoj nur
pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimanĉojn en la teatroj,
kie ili, po malpli ol unu ŝilingo, pasigas tri aŭ kvar horojn
trankvile aŭskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj,
post la finiĝo de la servado, ili ĝuas la memorojn pri la
estinteco, kaj ĉie renkontas amikojn, ĉar la jaroj de la servado
estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aŭ
universitato.
La plej populara kanto el ĉiuj verkitaj dum la jaroj de la militado
por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaŭ de la Memvolulo al
lia Amantino._" Tiun ĉi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj
kantas tre energie, kvazaŭ ili mem estas forirontaj bataladi. La
advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri
adiaŭ" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo ŝanĝis la
unuan linion, kaj la aŭtoro volonte akceptis la korektaĵon. Nun ĝi
komencas "Adiaŭ, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")
Jen estas la laŭvorta traduko.