Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj
eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu
multe helpos je la varbado de rekrutoj.
* * *
Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo,
anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn
amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton,
klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The
London Esperanto Club.
* * *
Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel
kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi
scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta
grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en
mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte
vian anoncon en The Esperantist k.t.p."
Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la
kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu
sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian
adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la
necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton
da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per
Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun
ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero
se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad,
Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos
aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni
disdonu ilin inter niaj apogantoj. _Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn
efektivigos!_ Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj,
por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.
* * *
Kelkaj amikoj tre amas _kronikon_; sed la Redaktoro petas ke ili sin
turnu al la _Lingvo Internacia_, _L'Esperantiste_, _k.t.p._ por ĝin
trovi. Tamen en tiu ĉi numero li donas mallongan skizon pri la
agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. _The
Associated Teachers' Guild_, _The Central Technical College_, _The
Sir John Cass Technical Institute_, _The Westbourne Chapel_ en
Londono, kaj kunvenoj ĉe Sheffield kaj Nottingham aŭskultadis kaj
ekinteresiĝis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto
aperis en la gazetaro.
Bonaj leteroj enpresiĝis en _The Hexham Herald_ kaj _The Scottish
Cyclist_. Malfeliĉe _The Daily Paper_, kiu donis al ni tiom da
espero kaj helpo, estas mortinta, ĉar nia fervorega amiko Sinjoro
Stead ne povis plu zorgadi pri ĝi. Tamen nia movado ŝuldas al li
ankoraŭ pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la _C.T.C.
Gazette_ mi jam estas skribinta.
Mi ne povas nomi ĉiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis
Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan
revuon, _The Crank_, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon,
skribitan de nia agema _Librarian_. Dua artikolo kredeble sekvos en
la tria numero.
Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da
niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn
samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En _La
Plume Stenografique de France_ troviĝis longan skizon; kaj ankaŭ
tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a
ĵurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea
Prezidanto, fariĝis konsulo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj. Espereble la
lingvo internacia helpos lin, kvankam ĝis nun ne estas multe da
kunbatalantoj tie.
Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ĉi
antaŭemega lando. "When I was in business in New York I had
considerable correspondence with merchants in various parts of the
world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South
Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of
an international business language. With this feeling I paid some
attention to _Volapuk_ and _Spelin_, the two previous attempts at
this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence
in there being any future in either of them. With regard to Esperanto
I have a very different feeling, and think it is going to be a
success."
* * *
Por finigi tiun ĉi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la
legantaro al la ĵuseldonita tre interesa raporto pri la _Esploro de
la Groupe Esperantiste de Lyons_. Tiu ĉi energia centro sendis
leterojn je la komenco de 1903 al ĉiuj konataj grupoj, petante
respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ĉi interesa afero
nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elĉerpos
kelkajn frazojn el tiu ĉi raporto pri la enhavo de la sescent da
ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en
la plej granda parto de la Eŭroplingvaj landoj. (2) Plej ofte
fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio
estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4)
Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaŭ
nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas dankegi
la Lionan Grupon pro ĝia granda laboro, kaj pro la grava rezultato
kiu ĝin kronis.