TOM BOLIN.

(Dibdin.--Tradukis A. Motteau).

Senviva kuŝas nun Tom Bolin,

Karulo de l'ŝipar';

Ventego ne plu blovos sur lin

En granda mortintar'.

Li staris en beleco vira,

De la marist' model';

Ferdeke devosklavo vera,

Sidant' nun super vel'. (_bis_).

Tom ĉiam sian vorton gardis

Kaj kore donis sin;

Edzinon virtan li posedis,

Amikojn verajn, nin.

Li ankaŭ kantis tiel bele,

De l'ŝipo Filomel'!

Bedaŭru ni do lin fidele,

Zorgantan super vel'. (_bis_).

Veteron belan sendos tamen

La supervol' al Tom,

En tago kiam venos hejmen

Maran' kaj landa hom'.

Ŝipanon, reĝon morto kaptas;

Se li nun homa ŝel'

Senmova korpo sube restas,

Tom vivas super vel'. (_bis_).

The Esperantist, Complete · 第 259 / 1137 题