Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.
Sen ĵeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serĉi
fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da paŝoj, li renkontis
Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi
faris?" ŝi ekkriis.
"Justecon!"
"Kie li estas?"
"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos
meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu loĝi kun ni."