MATEO FALKONE.

Eltiraĵo el Merimée, tradukita de ELISE BAUER.

Unu tagon en aŭtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por

viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia

fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, ĉar la loko estis tro

malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni

vidos ĉu li ne havis kaŭzon por penti pro tio. Li estis foririnta

de kelkaj horoj, kaj Fortunato kuŝis je la suno, rigardante la

bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimanĉon, li tagmanĝos

en la urbo, ĉe sia onklo, la korporalo.

Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li ekleviĝis, kaj turnis sin je

la flanko de la ebenaĵo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je

malegalaj interspacoj ĉiam alproksimiĝante. Fine en la vojeto, kiu

kondukis al la domo, aperis viro kun pinta ĉapo (kiel portas la

montanoj) barba, kovrita per ĉifonaĵoj, pene trenigante kaj

apogante sin sur sia pafilo. Li ĵus estis ricevinta pafon en la

femuron. Tiu ĉi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por aĉeti

pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post

fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La

soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en

la arbaron, antaŭ liaj persekutantoj. Li alproksimiĝis al Fortunato

dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto

Sanpiero. La _flavaj kolumoj_ persekutas min. Kaŝu min, ĉar mi ne

povas plu marŝi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kaŝos vin sen

lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kaŝu min rapide, ĉar la

soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, ĝis via patro revenos.

Kaŝu min, aŭ mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco

Fortunato respondis, "Via pafilo estas senŝarga, kaj ne estas aliaj

kartoĉoj en via kartoĉujo." "Mi havas mian stileton." "Sed ĉu vi

kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne

povas esti filo de Mateo Falkone. Ĉu vi do arestigos min antaŭ via

domo?" La infano ŝajnis kortuŝita. "Kion vi donos al mi se mi

kaŝos vin?" La bandito serĉis en sia leda poŝo, kaj eltiris el ĝi

moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj

diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno

apud la domo. Gianetto eniĝis tien, kaj la infano lin kovris

tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen

neeble suspekti viron kaŝitan sub la fojno. Plie li prenis katinon

kun ŝiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke ĝi

ne estis tuŝita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn

postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile

rekuŝiĝis je la suno.

Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj

kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu ĉi adjudanto estis iom

parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de

parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomiĝis Teodoro Gamba, kaj

estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis

kaptinta kelkajn.

"Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandiĝis," li diris. "Ĉu vi ĵus

vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraŭ tiel granda, kiel vi,

kuzo," naivege respondis la infano.

"Tio venos. Sed diru al mi ĉu vi vidis pasi viron kun pinta nigra

ĉapo, kaj ruĝe kaj flave brodita jako?"

"Viron kun pinta ĉapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn

demandojn!" "Hodiaŭ matene la Sinjoro Pastro pasis antaŭ nia pordo

sur sia ĉevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi

lin respondis--" "Ha, sentaŭgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi

kien Gianetto iris, ĉar estas li, kiun mi serĉas; kaj mi estas

certa, ke li prenis tiun ĉi vojeton."

"Ĉu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentaŭgulo. La pafoj

vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La

pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis

Gianetton. Eble vi eĉ kaŝis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj

vidu ĉu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por

marŝi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la

arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finiĝis tie ĉi." "Kaj kion

diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia

forestado?" "Sentaŭgulo," diris la adjudanto, "ĉu vi scias ke mi

havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam

mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! Ĉu vi scias,

fripono, ke mi povas kuŝigi vin en malliberejo sur la pajlo kun

katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviliĝis.

La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa

afero, ĉar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan ĉambron. La

meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, ĉasiloj kaj kuiriloj.

Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj ŝajnis ĝui la konfuzon de

la soldatoj. Unu alproksimiĝis al la amaso da fojno kaj vidis la

katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la

ŝultrojn, kvazaŭ li sentas la ridindecon de sia singardo.

Nenio movis, kaj la vizaĝo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon.

La adjudanto preskaŭ malesperis. Li jam serioze rigardis je la

flanko de la ebenaĵo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li

ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris,

"vi ŝajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone ĉe mi, kaj se

mi ne timus ĉagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun

mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan

aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi

donos al vi tiun ĉi belan arĝentan horoloĝon, kiu certe valoras

tridek frankojn!"

"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi

horoloĝon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel

belan, kiel tiun ĉi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato

rigardis ĝin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon.

Sentante ke oni mokis lin, li ne kuraĝiĝas kapti ĝin, kaj de tempo

al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Ŝajnis

tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horoloĝon al li.

"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos

al vi la horoloĝon, kondiĉe ke vi diru kie estas Gianetto. La

kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson."

Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horoloĝon, ĝis ĝi

preskaŭ tuŝis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia

vizaĝo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto

ŝuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaŭ sufokiĝis. Dume

la horoloĝo balanciĝis, turniĝis kaj kelkafoje eĉ tuŝis lian

nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano leviĝis al la horoloĝo;

liaj fingroj tuŝis ĝin, kaj ĝi tute kuŝis en lia mano, la

adjudanto tamen ne ellasinte la ĉenon. La ciferplato estis ornamita;

la kovrilo nove polurita; je la suno ĝi brilis kiel fajro.

La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaŭ la maldekstran

manon, kaj per la antaŭfingro li montris supre sian ŝultron la

amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la

ĉenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horoloĝo.

La soldatoj tuj renversis la amason, kaj ĝi baldaŭ moviĝis, kaj

sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante leviĝi,

sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto ĵetis sin

sur lin, kaj elŝiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis

lin, malgraŭ lia kontraŭbatalo.--Gianetto, kuŝita sur la tero kaj

ligita kiel branĉaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu

alproksimiĝis. "Filo de ...," li diris pli malŝate ol kolere. La

infano ĵetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke

li ne plu meritas ĝin. Sed la kaptito ŝajnis ne vidi tiun movon.

Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne

povas marŝi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli

rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu

trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin

unu mejlon sen laciĝi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per

branĉoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaŭ metos iom da

pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli senĝena."

Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj

por bandaĝi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino

subite aperis apud la kurbiĝo de la vojeto, kiu kondukis al la

arbaro. La virino antaŭmarŝis, kurbiĝata penige sub la pezo de

grandega sako da kaŝtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante

nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; ĉar estas neinde

je Korso porti ian ŝarĝon krom siaj armiloj.

Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas

venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ĉi ideo? Ĉu li malpacis kun

la justeco? Ne, li ĝuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj

montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie

trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj prepariĝis por la

defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian

sakon, kaj pretigu vin!" Ŝi tuj obeis. Li donis al ŝi la pafilon,

kiun li portis sur la dorso, por ke ĝi ne ĝenu lin. Tiam li

malrapide autaŭeniris al la domo, laŭlonge la arboj, kiuj borderis

la vojon, kaj preta ĵeti sin, je la plej malamika movo, malantaŭ la

plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kaŝate. Lia edzino sekvis

lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartoĉujon. La ofico

de bona edzino dum batalo estas ŝargi la armilojn de ŝia edzo.

Vidante Mateon tiamaniere alproksimiĝantan, la adjudanto estis en

tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde

parenco de Gianetto, aŭ se li estus lia amiko, kaj li volus defendi

lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al

la poŝto. Je tia ŝanceliĝo, li kuraĝe decidiĝis antaŭeniri

sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al

malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo

ŝajnis al li longega.

"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via

kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj ĝentile plialtigis sian

pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj

mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marŝadon hodiaŭ, sed ni ne

devas plendi pri nia laciĝo, ĉar ni faris bonan kaptaĵon. Ni ĵus

kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laŭdata," ekkriis Giuseppina,

"li ŝtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ĉi paroloj

ĝojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu

el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon

al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas

nur Franco:--Plie li kaŝiĝis tiel bone, ke la diablo mem ne estus

povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni

neniam estus trovinta lin. Gianetto kaŝiĝis sub tiu ĉi amaso da

fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros ĝin al

lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia

penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la

provincestro."

"Malbeno!" ĝemis tute mallaŭte Mateo.

Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kuŝis sur la portilo,

preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam

turninte sin al la pordo de la domo, li kraĉis sur la sojlon,

dirante: "Domo de perfidulo."

Nur homo certa morti estus kuraĝiĝinta elparoli tiujn ĉi vortojn.

Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun

insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro

premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian

patron alvenantan. Li baldaŭ reaperis kun taso da lakto, kiun li

prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.

"For de mi!" ekkriis la malfeliĉulo kun tondra voĉo. Poste,

turniĝante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkaĵon!"

La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis

la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li ĵus interŝanĝis pafojn!

Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaŭ_ al

Mateo kiu ne respondis....

Ĉirkaŭ dek minutoj pasis antaŭ ol Mateo malfermis la buŝon. La

infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu,

apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno.

"Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voĉo kvieta, sed terura

por tiuj, kiuj lin konis. "Paĉjo mia," ekkriis la infano,

alproksimiĝante, la okulojn larmplenajn, preta sin ĵeti genue. Sed

Mateo kriis al li: "Malantaŭen de mi!" kaj la infano haltis kaj

ploregis, senmove starante kelkajn paŝojn de sia patro. Giuseppina

alproksimiĝis. Ŝi ĵus ekvidis la horoloĝĉenon elpendantan el lia

ĉemizo. "Kiu donis al vi tiun ĉi?" "Mia kuzo, la adjudanto."

Mateo ekprenis la horoloĝon kaj, ĵetante ĝin forte kontraŭ

ŝtonon, disrompis ĝin en mil pecetojn.

La ploregoj de Fortunato duobliĝis, kaj Mateo daŭrigis lin fikse

rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la

pafilo, kaj ĵetinte ĝin sur la ŝultron, li reprenis la vojon al la

arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina

kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via,"

diris ŝi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de

sia edzo, kvazaŭ ŝi volis legi tion, kio pasiĝis en lia animo.

"Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Ŝi kisis sian

filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie ŝi fervore preĝis

antaŭ la imago de la Dipatrino....

Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun larĝan

ŝtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn

preĝojn!" "Patro mia, Paĉjo, ne mortigu min!" "Diru viajn

preĝojn!" ripetis Mateon, teruravoĉe. Balbutante kaj ploregante, la

infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoĉe la patro respondis

_Amen_ je la finiĝo de ĉiu preĝo.

"Ĉu tiuj ĉi estas ĉiuj preĝoj kiujn vi scias?"

"Patro, mi ankaŭ scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia

onklino lernigis al mi."

"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"

La infano finis la litaniojn per malfortega voĉo.

"Ĉu vi estas fininta?"

"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros ĝin. Mi tiome petegos

mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."

The Esperantist, Complete · 第 257 / 1137 题