AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

(_Vokante_). Servisto, venu! venu, Arielo!

Mi estas tute preta: venu! venu!

(_Aperas Arielo_).

Arielo.-- Saluton al vi, granda mia mastro!

Laŭ via bondeziro tuj mi venas.

Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi

Sur nubaj volvoj min vi nun devigos?

Tuj Arielo agos.

Prospero.-- Ĉu, spirito,

Vi kaŭzis la ventegon laŭ l'ordono?

Arielo.-- Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon

Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe,

Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj,

Mirigon mi dissemis, ekbruligis

Multegajn lokojn mi, per unu fojo;

Ĉe l'masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn

Videble mi flamigis; tiam, kune

Interligiĝis flamoj. Pli momentaj,

Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj,

La flamoj, krakoj de l'sulfura muĝo!...

Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis,

Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

Prospero.--Spirito brava! En tumulto tia,

Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi,

El ili kiu povis agi saĝe?

Arielo.-- Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis

En malespera stato. Krom maristoj,

Tuj subakviĝis ili el la ŝipo

De mi ekbruligita. La reĝido,

Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj,

Unue maren ĵetis sin, kriante:

"Infero certe estas nun malplena!

Ĉi tie nun la diablaro loĝas!"

Prospero.--Bonege, Arielo! Ĉu proksime

De l'lando ne fariĝis ŝippereo?

Arielo.-- Proksime, mastro.

Prospero.-- Ĉu nun ĉiuj vivas?

Arielo.-- Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj

Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe.

Laŭ via volo ilin mi disigis

Per bandoj travagantaj nun l'insulon,

Kaj Ferdinando, la reĝido, sola

De mi lasita, estas en angulo;

Sopire, li l'aeron malvarmigas

Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

Prospero.--La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn

De la ŝiparo, kiel vi disponis?

Arielo.-- Savita estas nun la ŝipo reĝa

Ankrita en la profundega golfo--

De kia loko min, je l'noktomezo,

Vi vokis iam por alporti roson

El ventetiĝa Bermudinsularo--

La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj

Miregigitaj, lacaj de penado,

Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas.

Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis

Interrenkontis sin, kaj Neapolon

Malĝoje iras.--Ŝiparestro pensas

Ke l'reĝan ŝipon li fundiri vidis,

Kaj ke en mar' pereis la regnestro.

Prospero.--Mision vian, Arielo, bone

Plenumis vi; alia tamen ago

Farota restas. Kia estas l'horo?

Arielo.-- La posttagmeza.

Prospero.-- Du sabloŝutiloj

Sin malplenigos ĝis la sesa horo:

Ni dume devas bone tempon uzi.

Arielo.-- Ĉu plie mi labori devas, mastro?

Bonvolu vi memori la promeson

Al mi faritan sed ne plenumitan.

Prospero.--Ĉagrena? Kial do?

Arielo.-- Min liberigu!...

Prospero.--Ne antaŭ ol la tempo venos!

Arielo.-- Mastro!

Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele

Vin servis--ne mensogis--ne eraris ...

Vin servis senŝpareme, senmurmure,

Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro

Rabaton.

Prospero.-- Ĉu, spirito, vi forgesas

El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

Arielo.-- Neniam.

Prospero.-- Jes! vi ĉion nun forgesas.

Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon,

Por mi sur akra norda vento rajdi,

Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron,

Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ...

Arielo.-- Neniam.

Prospero.-- Malbonulo, vi mensogas!

Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso--

Malpura sorĉistino kurbigita

Per multaj jaroj kaj malbondeziroj--

Agadis.

Arielo.-- Mastro, ne!

Prospero.-- Ja vi forgesas.

Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 256 / 1137 题