Estimata Sinjoro,
"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la
Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj
instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi
malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32
instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras
sukcesplene."
Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj
sendube tiu ĉi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam
troviĝas multe da samideanoj.
Bedaŭrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun
tiu ĉi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon
inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de
Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu ĉi afero.
* * *
En la komenciĝo de Januaro aperos la unua numero de la _Juna
Esperantisto_, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Ĝi
eliros ĉiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaŭ 16 paĝoj
aŭtografie presataj. Ĝia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la
Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes,
Geneva, Switzerland.
* * *
La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable
estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The
Esperantist. Malfeliĉe estas tute neeble tuj respondi pri la
taŭgeco kaj presebleco de tiuj ĉi artikoloj, kaj li esperas, ke
amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.