DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO.

Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro.

_Al la Redaktoro de_ The Esperantist.

Kara Sinjoro Redaktoro,

En la lasta numero de via tre estiminda ĵurnalo, vi konsentis

publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio

via ĵurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de

Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando

pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li

konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:

"Kara Sinjoro,--Vian ideon pri la aranĝo de internacia

kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia

kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas

esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:

1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da

partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta

_festo_ de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo

multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku

en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj

oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian

internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia

granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe

eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la

kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;--per unu

vorto, oni devas fari grandan _impreson_, kaj devigi la tutan mondon

paroli pri la kongreso.

2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero,

reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado

de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed _nenion_, absolute nenion

oni devas paroli pri iaj _ŝanĝoj_ aŭ '_plibonigoj_!' Por ke nia

lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas

resti por ni absolute _netuŝebla_, tiel same kiel ĉiu alia lingvo,

en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu

el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.

Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo

de ia konstanta 'Centra Komitato' kiu prezentus per si la plej altan

aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn

dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur

pri demandoj _dubaj_; fari iajn _ŝanĝojn_ en la lingvo la komitato

_ne_ havos la rajton. Kun la aranĝo de tia Centra Komitato oni devas

esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike

ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private

kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona,

tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.

Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne--tiu ĉi demando tute ne

devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ

plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian

celon nek estontecon. Ĉu centra komitato estos fondita aŭ ne--unu

principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo

Esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe

batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi

principo estas: _Simile al ĉiu alia lingvo Esperanto devas esti

rigardata kiel lingvo_ formita _kaj_ netuŝebla.

Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos

nur tiam kiam nia lingvo estos jam _oficiale akceptita_ de la tuta

mondo. _Ĝis_ tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la _plej

fundamenta_ kondiĉo por nia progresado.

Mi parolas tion ĉi ne kiel _aŭtoro_ de la lingvo, sed kiel _simpla

esperantisto_, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de

Volapük. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol ĉiu alia volus ke ĝi

estu kiel eble plej perfekta; por _mi_ la reteniĝado de plibonigoj

estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas ke kelkajn

fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn

malgrandajn plibonigojn, sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda

danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.

Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian

leteron.

Via

(Subskribite) Zamenhof."

Antaŭ ĉio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron.

Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed

ankoraŭ pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al

nia afero. Poste mi deziras, ĉar kelkaj Esperantistoj neĝuste

komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de

Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[70] nur celis prepari kaj

naski la rimedojn por kontraŭbatali efike la danĝerojn kiuj nune

minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongreso devenus

ia aŭtoritato (ĉu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia

kreinto de Esperanto?), ia aŭtoritato kiu povus _precipe_ gardi

kaj konservi nedifektita, for de ĉia ajn "plibonigo," nian karan

lingvon kaj, tiele, ĝin konduki al la triumfo.

Tial mi estas tre feliĉa ĉar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la

programon kiun plenumos tiu organizaĵo kaj ĉar li tiel energie

protestis kontraŭ la rolo _reformada_ kiun kelkaj Esperantistoj

deziris altrudi al ĝi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri

Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam ĝin efektivigos Dro.

Zamenhof. Kaj, ĝis tiu tago, ni unuanime konsideru la aŭtoron de

Esperanto kiel _nian solan aŭtoritaton_: ni petu pri liaj konsiloj

por solvi niajn dubojn kaj _ni uzu neniun novan vorton ne aprobitan

de li_.

La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos ĉiun mallumon,

ĉiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj

allogantan vojon de la malsukceso sed ankaŭ tiun de la triumfo.

Ĉiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj ĵurnaloj nun densiĝu

ĉirkaŭ nia kara Majstro, ili tre konvinkiĝu pri la vereco de liaj

paroloj kaj neniam forgesu ke _nur per la unueco de la lingvo kaj la

unuiĝo de la koroj ni ricevos la venkon_!

Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.

Maurice Seynaeve,

Belgujo.

The Esperantist, Complete · 第 198 / 1137 题