ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Estas bedaŭrinde ke, ĝis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta

grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro

lerni, ke Grupo fondiĝis en la ĉefurbo de tiu lando. La "Berlina

Esperantista Grupo" espereble fariĝos centro de multaj estontaj

societoj, kaj ĉiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la

membroj de ĝia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel,

Prinzenstrasse, 95, Berlin.

* * *

Ankaŭ estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondiĝo, en pli

malproksima regiono. Ni ĉiuj bone scias ke Meksikujo estas tre riĉa

lando, sed nur antaŭ kelkaj tagoj ĝi aldonis la karan Esperanton al

siaj aliaj trezoroj. La Gazeto _El Minero Mexicano_ enpresis tutan

paĝon pri la fondo de tiu ĉi plej juna grupo, en la Hispana kaj

Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu ĉi apogo de tia grava

ĵurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.

La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn

sciiĝojn pri ĝi. Ĉar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke

Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi

presigis kelkajn liniojn el tiu ĉi anonco en la lingvo de Cervantes.

Ĉu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos ĝin

kompreni?

"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se

presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino

como intermediaro entre todas las naciones."

* * *

Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la

lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala

lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute

ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el

"_Malta_," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar.

"L'Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue;

al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle.

I libri che trattano sullo studio dell' Esperanto sono oramai

tradotti in diciotto lingue."

Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia

ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus

interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je

Esperanto.

* * *

Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al

niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta

grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist.

Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas

la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro

ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la

Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan

leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la

Grupo.

Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne

atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn

tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj

deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran

dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof

mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide

antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia.

* * *

The Esperantist, Complete · 第 196 / 1137 题