AKTO I.

Sceno 2 (daŭrigo).

Prospero.--De mi plu li ne vidis vualitan

La rolon kiun ludis Antonio--

Min rigardante kiel malsaĝulon,

Kaj reĝon sole de mizeraj libroj--

Li absolute duko sin anoncis!

Avida tiel estis li je povo

Ke li konsentis al la reĝ' Alonzo

Duklandon fari depagantan jare,

Submetis dukan al la reĝa trono,

Milanan kapon altan li klinigis ...

Duklando, ĝis li, ĉiam liberama!

Ve! Kia mallevaĵo!

Mirando.-- Diaj povoj!

Prospero.--Konduton lian notu, al mi diru

Ĉu frate kun mi agis via onklo--

Mirando.-- Mi pekus se ne noble mi ekpensus

Pri la avino mia--sed, patrinoj

Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

Prospero.--L'enradikita malamiko mia,

Alonzo tuj aprobis la proponon

Per kiu, por la submetiĝo landa

Kaj jara pago de dukatoj multaj,

Forpelus Antonio min kaj miajn

El la duklando, kiun de la reĝo,

Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj,

Akceptis nun perfida mia frato.

Soldatojn estis li subaĉetinta,

Pordegojn li malfermis en la nokto ...

Envenis bando, kiu, tra l'mallumo,

Forportis min, kaj ankaŭ vin ĝemantan,

Rapide el Milano!

Mirando.-- Ho ve, patro!

Tiamajn plorojn mi ne plu memoras,

Sed la pripenso min devigas plori.

Prospero.--Aŭskultu, tamen plie, ĝis mi venos

Al nuna la afero--ĉar sen tio

Ne taŭgus la rakonto.

Mirando.-- Kial ili

Tuj ne mortigis nin?

Prospero.-- Demando prava,

--El la rakonto rajte postulata--

Pro l'amo de l'popolo al Prospero

Ne faris ili sangavidan krimon:

Perfidon tiel ili belŝajnigis

Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon.

En barko nin elsendis ili maren,

Sed, kiam la marmezon ni atingis,

Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon

Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan

Eĉ de la ratoj.--Ho ve! malfeliĉaj!

Ni ekkriadis al la marondegoj,

Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj ...

Koncerto stranga, sed ne simpatia!

Mirando.-- Ĉielo! kia mi malhelpo estis!

Prospero.--Ho, ne! fariĝis vi kerubo vera,

Traplenigita de l'ĉiela beno;

Rideto via min revivigadis!

Mi maron kiam faris pli salitan

Per el la koro tiel akraj ploroj,

Vi kuraĝigis min kaj fortigadis

Por kontraŭstari eblan mizeregon!

Mirando.-- Sed kiel ni el ŝipo landon trafis?

Prospero.--Per Dia helpo, kara!--Jes; nutraĵon

Ni havis--kiun reĝa konsilano

Gonzalo--elektita de Alonzo

Por tiel nin elpeli--al ni donis.

Ĉiele inspirita bonfarinto!

Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn

Aldonis--pli eĉ ol mi diri povas!

Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis,

Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis

Ke estas mi precipe libramulo,

Eltiris li el la biblioteko--

De mi ŝatita pli ol la Duklando--

Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

Mirando.-- Ĉielo volu tiun homon beni!

Mi tre dezirus vidi lin!

Prospero (_Remetas la mantelon_).--Mirando,

Aŭskultu de l'rakonto la finiĝon.

Ĉi tien sur insulon ni alvenis,

Ĉi tie mi mem, edukisto via,

Instruis vin pli zorge ol princinon

Ĝuantan vane multajn liberhorojn,

Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel.

Mirando.-- Ĉielo rekompencu vin!--Nu, patro,

Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis

Tielan marventegon.

Prospero.-- Nu! sciiĝu

Ke tien ĉi, hodiaŭ, per okazo

Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis

La malamikoj miaj. Nun dependas

Zenito mia de favora stelo,

Influon kies devas mi fidele

Akcepti--aŭ neniam releviĝi--

Demandoj ĉesu! Vi nun dormi volas--

Kontraŭbatali tion vi ne povos--

Filino, ĝin obeu! (_Mirando ekdormas_).

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 195 / 1137 题