OJE.

RUSA SKIZO, Originale Verkita de OSIP IVANOVIĈ ELLEDER.

Melankolia aŭtuna nebulo disvastiĝis super la ĉirkaŭaĵo. Malgaja

malsupreniganta Novembra nebulo. Griza en griza aperiĝas ĉio.

Grizaj nuboj tiradas tien malalte sur la ĉielo, preskaŭ kun manoj

preneblaj. Kiel nigraj dikaj buloj sidas korvoj sur pintoj de nudaj

senfoliĝitaj arboj, ĉie kaj tie malrapide, mallaŭte ekflugante.

Multaj grandaj akvogutoj de la matena nebulo pendiĝas sur la

branĉoj malsupreniĝinte ilin: larmoj de naturo postplorantaj al la

pasintaj belaj somertagoj. Malĝojeco en la naturo, Malgajeco en homa

koro.

El la budo, sur la korto, sonadas laŭtega hundbojado. Jam de frua

mateno ĝi sonadas. La granda nigra hundo bojas. Li bojas ĉar li

sopiriĝas je sia bela ordonantino, kiun li pli frue ĉiam kaj ĉie

akompanadis, sed nun oni lin alĉenigis kaj li ne povante al sia

amanta, ĉarma ordonantino kuri, bojas. Li senĉese estis bojanta,

malgaje----.

La ĉarmega fraŭlino, ordonantino de Oje amis tiun hundon bojantan,

kiu ŝin pli frue, kiam ŝi estis en la vilaĝo vizitanta sian

fratinon, akompanis ĉiam kaj ĉie; sed nun ne estis tio eble--! Ho!

kiel alie tiam sonadis lia bojado, kiel ĝoje, hele, sed nun----

Ŝi iris al la budo. La hundo saltadis antaŭen al ŝi, sed la ĉeno

tiris lin ree malantaŭen, li ŝiris fortike je la ĉeno, sed ĝi

estas pli forta ol li kaj ne lasas lin. La juna fraŭlino paŝis al

Oje kaj elteniginte sian malgrandan blankan maneton, ŝi karesadis

lin. La hundo freneziĝis de ĝojo. Li estis granda rusa ĉashundo,

malbela sed fidelega. Kun siaj mallumaj saĝaj hundokuloj li prudente

rigardadis la belajn okulojn de sia ordonantino kaj, silentiĝinte,

kvieteme li premis sian nigran kapon je ŝia vestaĵo.

Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun ŝiaj okuloj. Ne en

la koloro, ŝiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili

estas egala. Rimarkinda simileco!

Sur la korto reĝis nun silentado, sed ne por longe. La bela

fraŭlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.--Post kelkaj tagoj la

bojado de Oje enuigis la belan fraŭlinon kaj, ĉar li ne ĉesis,

restante ĉiam alĉenigita ŝi, preninte belan pezon de rostita

viando kaj irinte al la budo, ĵetis ĝin tien, dirante "Havu, manĝu

kaj kvietiĝu!" Ŝi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia

kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaŭ ŝi estis iom ĉagrenita, la

bela fraŭlino.

Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimiĝantan

ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kaŝiĝis en la budon.

Alĵetitan viandon li ne manĝis.

En la sekvanta nokto frostiĝis kaj falis iom da neĝo. Matene

reĝadis tutega silentado sur la korto.

La servistino forirante vespere vidis ke, antaŭ la budo, kuŝas la

nigra Oje sur la neĝo entendata, senmove. Proksimiĝinte ŝi vidis

ke li estas mortinta. Antaŭ li kuŝis la bela peco de rostita

viando.

"Ho, Dio estu laŭdata," diris la servistino, "li pli ne

maltrankviligos la domon": kaj ŝi rapidis alkomuniki tiun bonan

novaĵon al la aliaj domloĝantoj.

"Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino.

"Ho, ne!" respondis la servistino, "kuŝas ankoraŭ apud li la granda

peco de viando kiun nia fraŭlino hieraŭ ĵetis al li."

"Ah, nia fraŭlino, ni devas do al ŝi tuj alkomuniki tiun aferon,"

rimarkis la maljunulino "ŝi amis Ojen, kvankam mi vidis ke ŝi

hieraŭ estis al li malkara; spite tion ŝi amis lin, mi scias. Iru,

Nellie, kaj diru al ŝi ke Oje mortiĝis; ŝi estas en ruĝa ĉambro.

Mi nun estas okupata, ĉar morgaŭ mi havas grandan lavadon."

----Nellie foriris al la ordonantino----

* * *

Vesperstelo jam aperiĝis. Ekstere fariĝis klare, froste. La plena

luno hele allumigis ĉiujn objektojn sur la korto, kie nun estis

senvivo, funebro.--Ĉe la fenestro de ruĝa ĉambro, apoginte sin al

la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La

vizaĵon forte alpremigita je la vitro, ŝi rigardadis eksteren. Jam

longe ŝi staris tiel enprofundiĝinta en pensoj. Ŝiaj rigardoj

estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kuŝis

tie antaŭ sia loĝejo Oje, la mortinta rusa ĉashundo. Akre, klare

desegniĝis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka neĝplato.

Liaj larĝe malfermigitaj brunaj okuloj ŝajnis rigardadi alten al la

fenestro de sia amanta ordonantino. Li kuŝis tie kvazaŭ en la morto

ankoraŭ gardante ŝin.

Longe rigardadis la juna virino senmove, senlaŭte, al sia fidela

mortinta akompaninto.

Kion ŝi pensadis? Ĉu ŝi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj

somertagoj fidele li akompanadis ŝin, je ŝiaj promenadoj? Aŭ ĉu

ŝi bedaŭris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii?

Eble ŝi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble ŝi en tiu momento

kalkulis kiamaniere ŝi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda

Oje!----

Sed nun trafis la arĝenta lunradio ŝian vizaĵon kaj eklumigis du

multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briliĝis en la belegaj

grizabluaj okuloj.--"Feliĉa Oje" ĝentile ŝi sopiris. "Fidela en la

vivo, fidela ankoraŭ en la morto" mallaŭte parolis la lipoj de la

juna fraŭlino en ruĝa ĉambro.--"FELIĈEGA OJE."----

En la nokto falinta neĝo mole kovradis lian korpon.

[_Copyright reserved._]

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la tri antaŭajn Nrojn._)

The Esperantist, Complete · 第 194 / 1137 题