La arbaro.
Eniras Orlando, havante paperon.
Orl.
Ekpendu tie, poezio mia,
Pri mia amo klare atestonte,
Kaj vi, reĝino de la nokto, kiu
La kronon portas en tri mondoj viaj,
Rigardu, per l' okuloj viaj virtaj,
De l' pala regiono super ni,
La nomon de la ĉasistino via,
Reganta plene mian tutan vivon.
Ho Rozalind'! Ĉi tiuj arboj estos
La libroj miaj, kaj sur ties ŝeloj
La pensojn miajn tuj mi enskribados.
Por ke l' okuloj ĉiuj, rigardantaj
En tiu ĉi arbaro, ĉie vidu
La virton vian ĉiam atestatan.
Rapidu vi, Orlando, bone skulptu
Sur ĉiu arbo, pri la junulin',
Neesprimeblan, belan virtan ŝin!
[Li foriras.]
Eniras Koreno kaj Tuŝ-ŝtono.
Kor.
Nu, kiel plaĉas al vi la nuna paŝtista vivmaniero, Sinjoro
Tuŝ-ŝtono?
Tuŝ.
Efektive, ŝafisto, rilate al si mem, ĝi estas bona vivado. Sed
rilate tion, ke ĝi estas paŝtista vivmaniero, ĝi estas nenio. Pro
tio, ke ĝi estas soleca vivado, mi tre ŝatas ĝin; sed pro tio, ke ĝi
estas individua, ĝi estas vivaĉo. Nu, tial ke ĝi estas en la kampoj,
ĝi bone plaĉas al mi; sed pro tio, ke ĝi ne estas ĉe la kortego, ĝi
estas teda. Ĉar ĝi estas ŝparema vivmaniero, notu bone, ĝi plaĉas al
mia humoro; sed ĉar ne estas en ĝi pli multe da sufiĉego, ĝi treege
malplaĉas al mi. Ĉu vi havas iom da filozofio en vi, ŝafisto?
Kor.
Ne pli multe ol la sciado ke kiam oni malsaniĝas, des pli oni estas
malkomforta; kaj tiu, al kiu mankas la mono, posedaĵoj, kaj la
kontenteco, malhavas tri bonajn amikojn; estas la eco de pluvo, ke
ĝi malsekigas; la eco de fajro, ke ĝi brulas; bona paŝtejo grasigas
la ŝafojn; la nokto ekzistas precipe pro la foresto de la suno;
tiu, kiu lernis neniom da prudento per la naturo aŭ per la arto
povas plendi pri manko de edukado; alie li devenas de tre malspritaj
parencoj.
Tuŝ.
Tia homo estas natura filozofo. Ĉu vi iam ĉeestis la kortegon,
ŝafisto?
Kor.
Ne, vere.
Tuŝ.
Tiam vi estas kondamnita.
Kor.
Mi esperas ke ne.
Tuŝ.
Vere, vi estas kondamnita, kiel ovo malbone rostita, tute je unu
flanko.
Kor.
Tial, ke mi neniam ĉeestis ĉe la kortego? Nu, kial?
Tuŝ.
Nu, se neniam vi ĉeestis la kortegon, vi neniam vidis ĝentilajn
morojn; se vi neniam vidis tiajn, nepre viaj moroj estas malbonaj
kaj la malboneco estas peko, kaj la pekado kondukas al la
kondamnado. Vi estas en danĝera stato, ŝafisto.
Kor.
Tute ne, Tuŝ-ŝtono: la agmanieroj kiuj estas bonaj ĉe la kortego
estus tiel ridindaj en la kamparo, kiel la kampara konduto estus
plej mokinda ĉe la kortego. Vi diris al mi, ke oni ne salutas, ĉe la
kortego, sed oni kisas la manojn. Tia ĝentilaĵo estus malpura, se
korteganoj estus ŝafistoj.
Tuŝ.
Citu ekzemplon, mallongavorte; nu, citu ekzemplon.
Kor.
Do, ni ankoraŭ nin okupas je la ŝafinoj, kaj la lanaj feloj estas
graskovritaj.
Tuŝ.
Sed ĉu la manoj de la kortegano ne ŝvitas? Kaj ĉu la grasaĵo de
ŝafinoj ne estas tiel pura kiel la ŝvito de la homoj? Malklerega,
malklerega! Donu pli bonan ekzemplon, mi petas. Rapidu!
Kor.
Aldone, niaj manoj estas malmolaj.
Tuŝ.
Niaj lipoj ilin sentus des pli bone. Ankoraŭ malklerega! Donu pli
ĝustan ekzemplon. Rapidu!
Kor.
Kaj ili estas ofte kovritaj je gudro, pro la ĥirurgio al niaj
ŝafinoj; nu, ĉu vi volus ke ni kisu la gudron? La manoj de la
kortegano estas parfumitaj je cibetaĵo.
Tuŝ.
Ho, plej malklera viro! Vi vermnutraĵo, kompare al bona karno,
efektive! Lernu de la saĝuloj, kaj pripensu! Cibetaĵo havas pli
malhonorindan naskiĝon ol gudro, estante la malpura elfluo el ia
kato. Plibonigu la ekzemplon, ŝafisto!
Kor.
Vi havas tro kortegeman spritecon por mi. Mi restos je tio.
Tuŝ.
Ĉu vi restos malbenita? Dio vin helpu, malkleregulo! Dio donu al vi
pli bonan racion. Vi estas kruda.
Kor.
Sinjoro, mi estas vera laboristo. Mi gajnas tion, kion mi manĝas,
ricevas tion, kion mi portas; mi malamas nenion; mi envias nenion
pro lia feliĉeco; mi ĝojas je la bonŝanco de aliaj; mi estas
kontenta je miaj malbonŝancoj, kaj la plej granda fiero mia estas,
vidi miajn ŝafinojn manĝantaj la herbon, kaj miajn ŝafidojn
suĉantaj.
Tuŝ.
Tio estas alia malsprita peko via. Se vi ne estos malbenata pro tio,
la diablo mem havos neniujn ŝafistojn; mi ne komprenas kiel alie vi
forkuros.
Kor.
Jen venas juna mastro Ganimedo, la frato de mia nova mastrino.
Eniras Rozalindo, legante paperon.
Roz.
Neniu juvelo ĉe la hindo,
Similas do al Rozalindo.
Rajdante venton, via indo
Tra l' mondo iras, Rozalindo.
Neniu bildo plej laŭdinda
Egalas vin, ho Rozalindo.
Neniu vizaĝo memorinda,
Krom via bela, Rozalindo.
Tuŝ.
Mi faros rimojn tiajn dum ok jaroj senintermite, esceptinte nur la
manĝojn kaj la horojn por dormi; ĝi estas ĝuste la falsa galopo de
la buterfaristino iranta vendejon.
Roz.
Fi, malspritulo!
Tuŝ.
Ekzemple:
Se serĉas cerv' por cervin' inda,
Li kuru tuj al Rozalindo.
Sopiras kat' je katin' inda,
Nu, same faras Rozalindo.
Vestaĵo estas subkovrinda,
Kaj beltalia Rozalindo.
Rikolto estas kunliginda,
Hejmportu ĝin kun Rozalindo.
Plej dolĉa nuks' en ŝel' malinda
Similas ja al Rozalindo.
Ĉi tio estas la falsa galopo mem de versoj; kial vi vin infektas per
ili?
Roz.
Silentu, vi stulta ŝercemulo! Mi trovis ilin sur arbo.
Tuŝ.
Vere, la arbo naskas malbonajn fruktojn.
Roz.
Mi ĝin greftos je vi, kaj tiam mi ĝin greftos je mespilo: pro tio ĝi
naskos la plej frue maturiĝintajn fruktojn en la regiono; ĉar vi
putriĝos antaŭ ol duone maturiĝi,--kaj tio estas la propra eco de la
mespilo.
Tuŝ.
Vi tiel diras. Ĉu saĝe aŭ ne, la arbaro decidu.
Eniras Celio, havante paperon.
Roz.
Silentu! Jen la fratino venas. Flanken iru!