LA HXINOJ.

Antaux miloj da jaroj la hxinoj estis la plej klera nacio en la mondo.

Dum aliaj nacioj ankoraux ne konis metodojn por presi librojn, kaj

ankoraux faris ilin skribe, la samtempaj hxinoj jam estis forlasintaj

tiun multekostan kaj tedan metodon. Ili jam estis presantaj la pagxojn

de miloj da libroj. Aliaj nacioj tiam estis batalantaj kiel eble plej

kruele, per sago kaj pafarko, kaj per lanco. Sed ili ankoraux ne havis

pafilojn, cxar pulvo estis tute nekonata al ili. Tamen la hxinoj jam

bone konis metodojn por fari kaj por uzi pulvon, kaj faris tiajn amuzajn

flavrugxajn fajrojn, kiajn ni ankoraux hodiaux acxetas de ili, por uzi

je festaj tagoj. Sed la hxinoj ne multe sxatis la komercon, kaj ne

deziris acxeti aux lerni de aliaj nacioj. Ili ankoraux nun havas la

samajn metodojn por presi librojn kaj por fari pulvon, kiajn ili havis

antaux mil jaroj. Ili malofte sxangxas siajn kutimojn. Tial la aliaj

nacioj, kiuj antauxe ne estis tiel kleraj, antauxeniras pli rapide ol

la hxinoj. La lando de la hxinoj enhavas tiom da personoj, kiom tri aux

kvar aliaj nacioj. Granda parto de tiu lando estas ankoraux nekonata al

okcidentaj nacioj, kvankam plej multe da nia teo elvenas el la hxina

lando. Oni diras ke la parolata lingvo kaj la skribata lingvo de la

hxinoj estas du tre malsamaj aferoj. La lingvo estas almenaux treege

malfacila, kaj post kiam oni estas longe studinta gxin, oni tamen estas

nur duone lerninta gxin. Mi gxojas tial ke la lingvoj studataj en la

lernejoj de nia lando ne estas tiel malfacilaj kiel la hxina lingvo. La

latina kaj germana lingvoj estas suficxe malfacilaj, kvankam ili estas

tre interesaj kaj ankaux konataj de la kleruloj en multaj landoj. La

latina lingvo jam ne estas parolata lingvo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 276 / 573 题