HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)

RANK (prenas unu kaj trancxas la pinton). Dankon.

NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.

RANK. Dankon pro tio. (Sxi tenas por li la alumeton; li

ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaux!

HELMER. Adiaux, adiaux, kara amiko!

NORA. Dormu bone, doktoro Rank.

RANK. Dankon por tiu deziro.

NORA. Deziru al mi la samon.

RANK. Al vi? Nu ja, cxar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon

pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaux kaj foriras)

HELMER (mallauxte). Li trinkis konsiderinde.

NORA (distrite). Eble.

(_Helmer_ prenas el la posxo sian sxlosilaron kaj iras en

la antauxcxambron)

NORA. Torvald -- kion vi intencas tie?

HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; gxi estas tute

plena; ne estos loko por la gazetoj morgaux frue --

NORA. Cxu vi intencas labori cxi-nokte?

HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fusxis

la seruron.

NORA. La seruron --?

HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke

la servistinoj --? Tie kusxas rompita harpinglo. Nora, gxi estas

via --

Puphejmo · 第 79 / 83 题