HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi
tamen sukcesis malsxlosi gxin (elprenas la enhavon kaj vokas en la
kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro.
(Li ree eniras en la sidcxambron kaj fermas la pordon de la
antauxcxambro)
HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasigxis.
(trafoliumas) Kio estas tio?
NORA (cxe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!
HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank.
NORA. De doktoro Rank?
HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinae Rank_. Ili
kusxis plej supre; versxajne li enmetis ilin, kiam li foriris.
NORA. Cxu estas io sur ili?
HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere
tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaux li anoncus sian propran
morton.
NORA. Li ja tion faras.
HELMER. Kion? Cxu vi ion scias? Cxu li diris ion al vi?
NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiauxis. Li volas
enfermi sin kaj morti.
HELMER. Mia malfelicxa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe
havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kasxas kiel vundita besto.
NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke gxi
okazu senvorte. Cxu ne, Torvald?
HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaux kun-kreskinta kun
ni. Mi preskaux ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj
sia soleco, donis kvazaux nuban fonon al nia sun-plena felicxo. --
Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaux por li. (haltas) Eble ankaux
por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia.
(cxirkauxbrakas sxin) Ho vi, mia amata edzino; sxajnas al mi, ke mi
ne povas vin teni suficxe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras,
ke superpenda dangxero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj
sangon kaj cxion, cxion por vi.
NORA (sin desxiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn
leterojn, Torvald.
HELMER. Ne, ne; ne cxi-nokte. Mi volas esti cxe vi, mia amata
edzino.
NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --?
HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaux; malbeleco venis inter
nin; pensoj pri morto kaj dissolvigxo. Ni liberigxu de tio. Gxis
tiam --. Ni retirigxu ambaux al la sia.
NORA (cxirkauxbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton!
Bonan nokton!
HELMER (kisas sxin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta
kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.
(Kun la paketo li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon
malantaux si)
NORA (kun frenezaj okuloj, palpas cxirkauxe, kaptas la domenon
de _Helmer_, volvas gxin cxirkaux sin kaj flustras rapide,
rauxke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam.
(jxetas la sxalon sur la kapon) Ankaux neniam plu vidi la infanojn.
Ecx ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo.
Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas
gxin; nun li gxin legas. Ho ne, ne, ankoraux ne. Torvald, adiaux,
vi kaj la infanoj --
(Sxi volas kuri eksteren tra la antauxcxambro; samtempe
_Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia cxambro kaj staras
tie kun malfermita letero en la mano.)
HELMER. Nora!
NORA (krias lauxte). Aj --!
HELMER. Jen kio? Cxu vi scias, kion diras tiu letero?
NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!
HELMER (retenas sxin). Kien vi volas?
NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!
HELMER (ekskuita stumblas malantauxen). Vero! Estas vero kion li
skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.
NORA. Estas vero. Mi amis vin super cxio en la mondo.
HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.
NORA (pasxon pli proksimen). Torvald --!
HELMER. Vi malfelicxiga, -- kion vi entreprenis!
NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion
sur vin.
HELMER. Neniu komediajxo. (sxlosas la pordon de la
antaux-cxambro) Tie cxi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj.
Cxu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Cxu vi komprenas?
NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo).
Jes, nun mi komencas gxisfunde kompreni.
HELMER (marsxas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekigxas.
En cxiuj tiuj ok jaroj, -- sxi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, --
hipokrita, mensogema, -- ankoraux pli terure, krima! -- Ho, la
senfunda abomenajxo kasxita en tio! Fi, fi!
(_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.)
HELMER (haltas antaux sxi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia
okazus. Mi devus esti antauxvidinta tion. Cxiujn tiujn facilanimajn
principojn de via patro --. Silentu! Cxiujn tiujn facilanimajn
principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun
moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por
indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.
NORA. Jes, tiel.
HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan felicxon. Vi perdigis al mi
mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la
potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraux mi kiel al li
placxas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laux siaj
kapricoj; mi ne kuragxos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki
kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!
NORA. Kiam mi estos ekster cxi tiu mondo, vi estos libera.
HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaux via patro havis
pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster cxi tiu mondo, kiel vi
diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la
aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via
krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantauxe, -- ke estas mi,
kiu instigis vin! Kaj pro cxio cxi mi povas danki vin, vin, kiun mi
portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Cxu vi nun komprenas kion
vi faris kontraux mi?
NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.
HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni
la penson. Sed ni devas iel nin arangxi. Deprenu vian sxalon.
Deprenu gxin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia
ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas
aspekti kvazaux cxio estus kiel antauxe. Sed kompreneble nur
en la okuloj de la mondo. Sekve vi dauxre restos en la domo,
memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne
kuragxas konfidi al vi --. Ho, diri tion al sxi, kiun mi tiom alte
amis, kaj kiun mi ankoraux --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu
temas pri felicxo; nun temas pri savo de la restajxoj, la pecoj, la
sxajno -- (oni sonorigas)
HELMER (ekskuigxas). Kio estas? Tiom malfrue. Cxu la plej terura --?
Cxu li --? Kasxu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.
(_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj
malfermas la pordon de la antauxcxambro)
CxAMBRISTINO (duone vestita, en la antauxcxambro). Jen venis
letero al sinjorino.
HELMER. Donu gxin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon)
Jes, estas de li. Vi ne havu gxin; mi mem legos gxin.
NORA. Legu vi.
HELMER (cxe la lampo). Mi preskaux ne kuragxas. Eble ni estas
perditaj, ambaux. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la
leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan
paperfolion; krio de gxojo:) Nora!
(_Nora_ rigardas lin demande)
HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes;
tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!
NORA. Kaj mi?
HELMER. Ankaux vi kompreneble; ambaux ni estas savitaj, vi kaj
mi. Rigardu. Li resendas al vi la sxuldateston. Li skribas, ke li
bedauxras kaj pentas --; ke felicxa sxangxo en lia vivo --; Pa, estas
indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu
povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu
cxiun cxi abomenajxon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas
al la sxuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste cxio estu
nenio krom songxo. (dissxiras la ateston kaj ambaux leterojn,
jxetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen,
nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero --
Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.
NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.
HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --.
Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur gxoju kaj
ripetu: Finite; estas finite! Auxskultu min do, Nora, lauxaspekte
vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida
esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere
kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi jxuras al
vi: Mi pardonis al vi cxion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi
faris el amo al mi.
NORA. Jes, vere.
HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur
la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijugxi. Sed cxu vi kredas, ke vi
al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende?
Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne
estus viro, se ne gxuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli
alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi
diris al vi en la unua teruro, kiam sxajnis kvazaux cxio
renversigxis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi jxuras al vi, mi
pardonis vin.
NORA. Mi dankas vin pro via pardono.
(Sxi eliras tra la pordo dekstre)
HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la
alkovo?
NORA (de interne). Dejxeti la maskeradan kostumon.
HELMER (cxe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu
retrankviligxi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita
kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas largxajn flugilojn por vin
kovri. (marsxas tien kaj reen proksime cxe la pordo) Ho, kiom varma
kaj bela estas nia hejmo, Nora. Gxi estas rifugxejo por vi; en gxi mi
gardos vin kvazaux cxasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la
ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan
koron. Iom post iom tio farigxos, Nora; kredu min. Morgaux cxio cxi
aspektos por vi alie; baldaux cxio estos kiel antauxe; mi ne longe
devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi
faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin
aux nur riprocxi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera
viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolcxa en tio, scii en si
mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis sxin el plena
kaj sincera koro. Tiel sxi estas ja kvazaux en duobla senco
farigxinta lia posedajxo; li kvazaux enmetis sxin en la mondon
denove; sxi estas iamaniere farigxinta kaj lia edzino kaj lia
infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa
estajxo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos
via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi sxangxis
vestojn?
NORA (en sia cxiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi sxangxis
vestojn.
HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --?
NORA. Cxi-nokte mi ne dormos.