HELMER. Sed kontrauxe triki -- neniam farigxas alie ol malbele;
rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas
supren kaj malsupren; -- estas io cxineca cxe tio. -- Ah, estis vere
bonega cxampano, per kiu oni regalis nin.
LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.
HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!
LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.
HELMER (akompanas sxin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton;
mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne
estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton.
(Sxi foriras; li fermas la pordon malantaux sxi kaj ree envenas)
Jen, jen; fine ni sukcesis eligi sxin. Sxi estas terure teda, tiu
homajxo.
NORA. Cxu vi ne estas tre laca, Torvald?
HELMER. Ne, tute ne.
NORA. Ecx ne dormema?
HELMER. Absolute ne; kontrauxe mi sentas min treege vigla. Sed
vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.
NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaux dormi.
HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do gxuste de mi, ke ni ne pli longe
restus.
NORA. Ho, estas ja gxusta, cxio, kion vi faras.
HELMER (kisas sxin sur la frunto). Nun la alauxdeto parolas
kvazaux gxi estus homo. Sed cxu vi observis kiom gaja Rank estis
cxi-vespere?
NORA. Cxu? Li estis? Mi ne trovis sxancon paroli kun li.
HELMER. Ankaux mi preskaux ne; sed dum longa tempo mi ne vidis
lin en tia bona humoro. (rigardas sxin dum momento; poste li
alproksimigxas) Hm, -- estas do gxue esti reveninta en sian propran
hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino!
NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!
HELMER. Cxu mi ne rigardu mian plej karan posedajxon? Tiun
admirindajxon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.
NORA (pasxas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel
cxi-nokte.
HELMER (sekvas). Vi ankoraux havas la Tarantelon en la sango, mi
rimarkas. Kaj tio igas vin ecx pli loga. Auxskultu! Nun la gastoj
estas forirantaj. (pli mallauxte) Nora, -- baldaux estos silente en
la tuta domo.
NORA. Jes, mi esperas.
HELMER. Jes, cxu ne, mia propra kara Nora? Ho, cxu vi scias, --
kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- cxu vi scias, kial mi tiom
malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al
vi sxtelitajn okuljxetojn, -- cxu vi scias, kial mi faras tion?
Estas cxar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia
juna sekreta fiancxino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter
ni du.
NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke cxiuj viaj pensoj estas cxe
mi.
HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la sxalon
cxirkaux viajn delikatajn, junecajn sxultrojn, -- cxirkaux tiu
mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna
novedzino, ke ni jxus venis de la geedzigxa ceremonio, kaj ke mi la
unuan fojon kondukas vin en mian logxejon, -- kaj ke mi la unuan
fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta
delikatajxo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi.
Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango
bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin cxi tien
malsupre tiom frue --
NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas cxion cxi.
HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi,
Nonjo. Volas; volas? Cxu mi ne estas via edzo --?
(Iu frapas la eksteran pordon)
NORA (ekskuigxas). Vi auxdis --?
HELMER (al la enirejo). Kiu estas?
RANK (ekstere). Estas mi. Cxu vi permesas, ke mi envenu
momenton?
HELMER (mallauxte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (lauxte)
Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja gxentile ke vi ne
preterpasas nian pordon.
RANK. Sxajnis al mi, ke mi auxdas vian vocxon, kaj mi deziris
enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme cxirkauxen) Ak ja; tiuj
karaj, konataj cxambroj. Vi havas hejmecan varmon ene cxe vi, vi
du.
HELMER. Lauxaspekte vi inde gxuis la etoson ankaux supre.
RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu cxion en tiu
cxi mondo? Almenaux tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe.
La vino estis altkvalita --
HELMER. Precipe la cxampano.
RANK. Cxu ankaux vi tion rimarkis? Estas preskaux nekredeble,
kiom multe mi kapablis engluti.
NORA. Ankaux Torvald trinkis multe da cxampano cxi-vespere.
RANK. Cxu?
NORA. Jes; kaj poste li cxiam estas tiom amuza.
RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita
tago?
HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedauxrinde ne rajtas lauxdi
min.
RANK (frapas lian sxultron). Sed pri tio mi ja rajtas!
NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon
hodiaux.
RANK. Gxuste.
HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!
NORA. Kaj cxu mi povas gratuli vin pri la rezulto?
RANK. Jes, vere vi povas.
NORA. Gxi do estas bona?
RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, --
certeco.
NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?
RANK. Kompleta certeco. Cxu mi ne devus havi gajan vesperon
poste?
NORA. Jes, vi gxuste faris, doktoro Rank.
HELMER. Tion ankaux mi diras; se vi nur ne suferos pro tio
morgaux.
RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.
NORA. Doktoro Rank, -- sxajnas ke vi multe sxatas maskeradojn?