LINDE. Jes, vere sxi estas --

HELMER. Cxu sxi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaux la

komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina sxi estas, -- la

dolcxa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaux devis uzi

forton por kunvenigi sxin.

NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ecx

nur duonan horon pli.

HELMER. Jen, vi auxdas, sinjorino. Sxi dancas sian Tarantelon, --

faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado

eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laux strikta

mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La cxefa

afero estas, -- sxi sukcesas; sxi faras bruan sukceson. Cxu mi post

tio lasu sxin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian

cxarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus

diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinigxon al

cxiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela

vido malaperis. Finalo cxiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed

_tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme cxi tie.

(jxetas la domenon sur segxon kaj malfermas la pordon de sia

cxambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien

eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)

NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!

LINDE (mallauxte). Mi parolis kun li.

NORA. Kaj jen --?

LINDE. Nora, -- vi devas diri cxion al via edzo.

NORA (senvocxe). Mi sciis.

LINDE. Vi ne havas kauxzon por ion timi flanke de Krogstad; sed

paroli vi devas.

NORA. Mi ne parolos.

LINDE. Do parolos la letero.

NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --!

HELMER (revenas). Nu, sinjorino, cxu vi nun admiris sxin?

LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.

HELMER. Ho, jam nun? Cxu estas via, tiu trikajxo?

LINDE (prenas gxin). Jes; dankon; mi preskaux forgesis gxin.

HELMER. Do vi trikas?

LINDE. Jes ja.

HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.

LINDE. Nu? Kaj kial?

HELMER. Cxar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la

brodajxon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni

kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; cxu ne --?

Puphejmo · 第 76 / 83 题