LINDE. Tute certa; sed --

KROGSTAD (rigardas sxin esplore). Cxu tiel por kompreni? Vi volas

savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkasxe. Cxu tiel

estas?

LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj,

tion ne denove faros.

KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.

LINDE. Ne, ne.

KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas cxi tie gxis Helmer

venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur

temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu gxin.

LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.

KROGSTAD. Sed diru al mi, cxu vere ne estas pro tio, ke vi

decidis rendevuon cxi tie?

LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj

estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu cxi

hejmo. Helmer nepre cxion eksciu; tiu malfelicxiga sekreto devas

esti malkasxita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne

povas dauxrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.

KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi

almenaux povas fari, kaj tion mi faru tuj --

LINDE (auxskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas

finita; ni ne plu estas sekuraj, ecx ne momenton.

KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.

LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.

KROGSTAD. Tiom nekredeble felicxa mi neniam antauxe estis.

(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidcxambro

kaj la antauxcxambro restas malfermita)

LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia sxangxo!

Jes, kia sxangxo! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en

kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldaux venu --

(auxskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestigxi. (surmetas cxapelon kaj

mantelon)

(La vocxoj de _Helmer_ kaj _Nora_ auxdigxas ekstere; sxlosilo

turnigxas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskaux perforte en la

antauxcxambron. Sxi estas vestita en la itala kostumo kun granda,

nigra sxalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita

nigra domeno supere)

NORA (ankoraux cxe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne cxi tien!

Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.

Puphejmo · 第 74 / 83 题