NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.
HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas
kiel devas esti. (karesas sxin) Cxu vi nun estas kontenta? Nu, nu,
nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj
senenhavaj imagajxoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj
ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj
fermos ambaux pordojn, sekve mi auxdos nenion; vi povos fari tiom
da bruo kiom vi deziras. (turnas sin cxe la pordo) Kaj kiam doktoro
Rank venos, diru al li kie li trovos min.
(Li kapsalutas sxin, iras kun siaj dokumentoj en sian cxambron
kaj fermas post si)
NORA (konfuzita de timo, staras kvazaux najlita, flustras).
Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al cxio en
la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! --
Eliron -- (oni sonorigas en la antauxcxambro) Doktoro Rank --!
Prefere kion ajn! Prefere _cxion_, kio ajn gxi estu!
(Sxi glatigas sian vizagxon, rektigas sin, kaj iras por malfermi
la pordon de la antauxcxambro. _Doktoro Rank_ staras tie,
pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheligxas.)
NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed
ne eniru cxe Torvald nun; cxar mi opinias ke li estas iom
okupata.
RANK. Kaj vi?
NORA (dum li eniras kaj sxi fermas la pordon malantaux li). Ho,
tion vi bone scias, -- por vi mi cxiam havas kroman tempon.
RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi
povos.
NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?
RANK. Jes. Cxu tio skuas vin?
NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Cxu io okazus?
RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere
ne kredis, ke okazus tiom frue.
NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciigxis? Doktoro Rank,
diru al mi!
RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malbonigxas, kaj estas
nenio farebla pri tio.
NORA (spiras liberigita). Pri vi --?
RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la
plej mizera el cxiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj
tagoj mi faris gxeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto.
Post unu monato mi eble kusxos putrante tie supre en la
tombejo.
NORA. Fi, fi, kiel nauxze vi parolas.
RANK. La afero ankaux estas malbenite nauxza. Sed la plej nauxza
estas, ke antauxos tiom da aliaj abomenajxoj. Restas nur unu sola
ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam
komencigxos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer
pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraux cxio
malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulcxambron.