RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por
li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi
mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga
abomenajxo komencigxis.
NORA. Ne ne, hodiaux vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom
dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.
RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo
de aliulo. Cxu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas
iamaniere tia senkompata fatalo --
NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!
RANK. Jes, mi jxuras, la tuto estas efektive nura ridindajxo. Mia
povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leuxtenantaj tagoj
de mia patro.
NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj
kaj pastecxoj el anserhepato. Cxu ne tiel?
RANK. Jes; kaj al trufoj.
NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?
RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.
NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj cxampano.
Bedauxrinde ke cxiuj tiuj delikatajxoj ataku la spinon.
RANK. Precipe bedauxrinde cxar ili atakas malfelicxan spinon, kiu
gxuis ecx ne guton da ili.
NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedauxrinda.