HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.
NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu?
HELMER. La maldungo de Krogstad.
NORA. Revoku gxin, Torvald! Ankoraux estas tempo. Ho, Torvald,
revoku gxin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Auxdu,
Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin
cxiujn.
HELMER. Tro malfrue.
NORA. Jes, tro malfrue.
HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin,
kvankam gxi funde estas insulto kontraux mi. Jes, vere estas! Aux
cxu ne estas insulto kredi, ke mi timu vengxon de tia povra
fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, cxar la timo bele atestas pri
via granda amo al mi. (prenas sxin inter siajn brakojn)
Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere
gravas, kredu, mi havas kuragxon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas
viro por preni cxion sur min.
NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?