HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaux
mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu
finon. (iras al la pordo de la antauxcxambro kaj vokas) Helene!
NORA. Kion vi volas?
HELMER (sercxas inter siaj paperoj). Decidon. (La
_cxambristino_ envenas.)
HELMER. Jen; prenu tiun cxi leteron; iru kun gxi tuj; trovu
portiston, kaj igu lin ekspedi gxin. Sed rapide. La adreso estas
surskribita. Jen mono.