HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn --

NORA. Jes, cxu ne, Torvald?

HELMER. Kaj mi auxdas, ke li ankaux estas suficxe lerta. Sed li

estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj

konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas gxenata. Nu, mi povas

ja diri al vi tute senpere: Ni antauxnomigxas. Kaj tiu nediskreta

homo tion ne kasxas, kiam aliuloj cxeestas. Kontrauxe, -- li opinias

ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj cxiumomente li

anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tusxas

min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.

NORA. Torvald, cxio cxi ne estas via sincera opinio.

HELMER. Nu? Kaj kial ne?

NORA. Ne, cxar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.

HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min

malgrandanima!

Puphejmo · 第 46 / 83 题