NORA (pasxadas sur la planko). Viro pli bone ol virino
manipulas tiajxojn --
LINDE. La edzo, jes.
NORA. Babilacxo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan sxuldon, tiam
oni ja rericevos la ateston?
LINDE. Kompreneble, jes.
NORA. Kaj oni povas dissxiri gxin en cent mil pecetojn kaj
forbruligi gxin, -- la abomenan, malpuran paperon!
LINDE (rigardas sxin atente, formetas la kudrajxon kaj starigxas
malrapide). Nora, vi kasxas ion por mi.
NORA. Cxu tiel mi aspektas?
LINDE. Io okazis al vi post hieraux matene. Nora, kio estas?
NORA (proksimigxas al sxi). Kristine! (auxskultas) Ts! Torvald
nun venis hejmen. Jen; sidigu vin cxe la infanoj dume. Torvald ne
toleras vidi tajlorajxon. Petu al Anne-Marie helpi vin.
LINDE (kolektas kelkajn el la ajxoj). Nu jes, sed mi ne foriros
de cxi tie, antaux ol ni sincere interparolis.
(Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la
antauxcxambro)
NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara
Torvald.
HELMER. Cxu estas la kudristino --?
NORA. Ne, estas Kristine, sxi helpas min pretigi mian kostumon.
Imagu kiom belaspekta mi estos.
HELMER. Jes, cxu ne estis sukcesa ideo de mi?
NORA. Bonega! Sed cxu mi ne estas gxentila obeante vin?
HELMER (prenas sxin sub la mentono). Gxentila -- cxar vi obeas
vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur
sxercas. Sed mi ne volas gxeni vin; vi devas provi, mi supozas.
NORA. Kaj vi laboros kompreneble?
HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis
la bankon -- (volas eniri sian cxambron)
NORA. Torvald.
HELMER (haltas). Jes.
NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --?
HELMER. Kio do?
NORA. Cxu vi tion volus fari?
HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.
NORA. La sciuro cxirkauxkurus petole, se vi volus esti afabla kaj
konsentema.
HELMER. Eldiru do.
NORA. La alauxdo kvivitus en cxiuj cxambroj supre kaj
malsupre.
HELMER. Nu ja, tion la alauxdo ja tamen faras.
NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo,
Torvald.
HELMER. Nora, -- cxu ne estas tio sama, kion vi aludis en la
mateno?
NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!
HELMER. Kaj vi ecx kuragxas remueli tiun aferon?
NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad
havi sian oficon en la banko.
HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino
Linde.
NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi
alian oficiston anstataux Krogstad.
HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Cxar vi delogigxis
senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --!
NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas
ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al
vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin --
HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memorajxoj kiuj hantas
vin.
NORA. Al kio vi aludas?
HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.
NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la
gazetoj pri pacxjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke
ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta
tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al
li.
HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro
kaj mi. Via patro ne estis neriprocxebla sxtata oficisto. Sed tio
estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi
tenas mian oficon.
NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni
povus vivi hejmece, trankvile kaj felicxe cxi tie en nia paca
senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi
petas vin el mia koro --
HELMER. Kaj gxuste per via propeto pri li vi neebligas al mi
reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun
Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al
sia edzino sxangxi lian decidon --
NORA. Jes, kaj kio do --?
HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la
obstinulineto --. Mi ridindigus min antaux la tuta personaro, --
pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de cxiaspecaj fremdaj
influoj? Ja, kredu, mi baldaux spertus la rezultojn! Kaj krome, --
estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko,
tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.
NORA. Kaj kio do estas tio?