(La sama cxambro. Fone en la angulo apud la piano staras la
Jularbo, senornama, tauxzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur
la sofo kusxas la supervestoj de Nora.)
(_Nora_, sola en la cxambro, pasxadas maltrankvila tien kaj reen;
fine sxi haltas cxe la sofo kaj prenas sian mantelon.)
NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraux la pordon;
auxskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaux, la
unuan Jultagon; -- kaj ankaux ne morgaux. -- Sed eble --
(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la
leterskatolo; tute malplena. (antauxen sur la planko) Ho,
stultajxo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajxo ne
povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn.
(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la
maldekstra cxambro)
VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajxoj por
la maskerado.
NORA. Dankon; metu gxin sur la tablon.
VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.
NORA. Ho, se mi povus ilin dissxiri en cent mil pecojn!
VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da
pacienco.
NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.
VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acxa vetero? Sinjorino
Nora kaptos malvarmumon, -- malsanigxos.
NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la
infanoj?
VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --.
NORA. Cxu ili ofte demandas pri mi?
VARTISTINO. Ili ja alkutimigxis havi panjon cxe si.
NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti
kune kun ili tiom kiom antauxe.
VARTISTINO. Nu, infanetoj al cxio kutimigxas.
NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se
sxi tute malaperus?
VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus!
NORA. Auxskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, --
kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?
VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.
NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_?
VARTISTINO. Kun sxanco por tiel bona okupo? Malricxa knabino
trafita de misfortuno devas esti kontenta. Cxar la malbona ulo
faris ja nenion por mi.
NORA. Sed via filino vin certe forgesis.
VARTISTINO. Ho ne, sxi ne forgesis. Sxi skribis al mi je sia
konfirmacio kaj ankaux kiam sxi edzinigxis.
NORA (cxirkauxbrakas sxian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi
estis bona patrino por mi dum mi estis infano.
VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.
NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi
volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili.
Nun mi devas -- -- Morgaux vi vidos kiel cxarma mi farigxos.
VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel cxarma
kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran cxambron)
NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaux forjxetas
cxion). Ho, se mi kuragxus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume
okazus io hejme. Stulta babilajxo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi
la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj!
For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili
venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide)
(_Sinjorino Linde_ eniras el la antauxcxambro, kie sxi
demetis siajn supervestojn)
NORA. Ho, cxu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom
bone ke vi venis.
LINDE. Mi auxdis, ke vi venis demandi min.
NORA. Jes, mi jxus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas
helpi min. Ni sidigxu cxi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo
morgaux vespere supre cxe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun
Torvald volas, ke mi estu fisxista knabino el Napolo, kaj ke mi
dancu Tarantelon, cxar gxin mi lernis en Kapreo.
LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?
NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald
tie en Napolo kudrigis gxin por mi; sed nun cxio estas tiel
dissxirita, ke mi tute ne scias --
LINDE. Nu, tion ni baldaux ordigos; estas ja nur la garnajxo, kiu
iom malfiksigxis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni
bezonas.
NORA. Ho, kiom afabla vi estas.
LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaux, Nora? Sciu, -- tiam
mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis
danki vin pro la agrabla vespero hieraux.
NORA (levas sin kaj faras kelkajn pasxojn). Nu, sxajnis al mi, ke
hieraux ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni
iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas
fari la domon perfekta kaj senmakula.
LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrigxas, ke vi estas la
filino de via patro. Sed nun diru al mi, cxu doktoro Rank cxiam
estas tiel deprimata kiel hieraux?
NORA. Ne, hieraux tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de
tre dangxera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi
diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis
amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo
farigxis malsaneca de infanagxo.
LINDE (faligas la kudrajxon). Sed karega Nora, de kie vi havas
tiajn informojn?
NORA (pasxante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje
ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauxaj
kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.
LINDE (denove kudras; mallonga silento). Cxu doktoro Rank vizitas
vin cxiun tagon?
NORA. Cxiun lauxvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej
bona amiko de Torvald, kaj ankaux mia bona amiko. Doktoro Rank
kvazaux apartenas al la domo.
LINDE. Sed diru al mi: Cxu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi
sugestas, cxu li ne sxatas diri al homoj agrablajxojn?
NORA. Ne, kontrauxe! Kial vi ekhavis tiun impreson?
LINDE. Kiam vi hieraux prezentis min al li, li asertis, ke en tiu
cxi domo li ofte auxdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via
edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --?
NORA. Jes, tute gxuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min;
kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua
tempo li preskaux farigxis jxaluza, se mi nur menciis iujn el la
karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi
ofte parolas pri tiajxoj; cxar komprenu, li tre volonte
auxskultas.
LINDE. Nun vi auxskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraux
estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agxa ol vi, kaj
havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri
vin el tio cxi kun doktoro Rank.
NORA. El kio mi devus eltiri min?
LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraux vi parolis pri iu ricxa
adoranto, kiu havigus al vi monon --
NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedauxrinde. Sed kio plue?
LINDE. Cxu doktoro Rank estas ricxa?
NORA. Jes, li estas.
LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?
NORA. Ne, neniun; sed --?
LINDE. Kaj li vizitas vin cxi-hejme cxiun tagon?
NORA. Jes, kiel vi auxdas.
LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste
altrudi sin?
NORA. Mi vin tute ne komprenas.
LINDE. Ne sxajnigu, Nora. Cxu vi opinias, ke mi ne komprenas, de
kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?
NORA. Cxu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj,
kiu vizitas nin cxiun opan tagon! Kia terure gxena situacio tio
estus?
LINDE. Do vere ne li?
NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam ecx momente povus veni al mi
en la kapon --. Tiam li ankaux ne havis monon por pruntedoni; nur
longe poste li heredis.
LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonsxanco por vi, mia kara
Nora.
NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron
Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin --
LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.
NORA. Kompreneble ne. Sxajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke
tio farigxus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al
doktoro Rank --
LINDE. Malantaux la dorso de via edzo?
NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaux tio estas
malantaux lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio.