NORA. Kiom vi devas senti vin sensxar --

LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu

vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo.

En cxi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas

absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom felicxa,

ke mi trovus dauxran oficon, iun oficejan laboron --

NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure strecxa, kaj vi aspektas

suficxe strecxita antauxe. Estus pli bone por vi veni al iu

banloko.

LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas pacxjon, kiu povus doni

al mi vojagxmonon, Nora.

NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraux mi.

LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraux mi. La

plej malbona en situacio kia la mia, estas ke gxi kauxzas tiom da

amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni

devas eltrovi eblecojn cxiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni

farigxas egoisto. Kiam vi rakontis pri la felicxa sxangxo en via

situacio -- kredu -- mi ne tiom gxojigxis pro vi, kiom pro mi

mem.

NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald

povus fari ion por vi.

LINDE. Jes, tion mi pensis.

NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon

tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe sxatas. Ho,

mi tre sxatus esti helpa al vi.

LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia

afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte

de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.

NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --?

LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj

tiajxojn --. Vi estas infano, Nora.

NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru

tiel arogante.

LINDE. Nu --?

NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi cxiuj opinias, ke mi tauxgas

al nenio grava --

Puphejmo · 第 15 / 83 题