LINDE. Jes, versxajne -- aliigxis. Dum naux -- dek longaj jaroj --

NORA. Cxu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian?

Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felicxega tempo,

kredu. Kaj jen vi do venis cxi tien en la urbon? Faris la longan

vojagxon dumvintre. Brava vi estas.

LINDE. Mi jxus venis per la vaporsxipo matene.

NORA. Por amuzigxi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom gxuige!

Jes, amuzigxi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn.

Vi ne frostas, cxu? (helpas sxin) Jen; nun ni sidigu nin agrable

tie apud la forno. Ne, ne; tien en la braksegxon! En la balanca

segxo mi volas sidi. (prenas sxiajn manojn) Jes nun vi ree havas

vian antauxan vizagxon; estis nur en la unua momento --. Iom pli

pala vi farigxis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa.

LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.

NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe.

(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas

babilante! Dolcxa, benita Kristine, cxu vi povas pardoni min?

LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?

NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farigxis

vidvino.

LINDE. Jes, antaux tri jaroj.

NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho,

Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed cxiam

mi prokrastis, kaj cxiam io intervenis.

LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.

NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi!

Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?

LINDE. Neniom.

NORA. Kaj neniujn infanojn?

LINDE. Neniujn.

NORA. Do vere nenion?

LINDE. Ecx ne aflikton aux sopiron kiel etan konsolon.

NORA (rigardas sxin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?

LINDE (ridetas afliktite, kaj tusxas sxiajn harojn). Nu, tio foje

okazas, Nora.

NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolcxajn

infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, cxar ili eliris kun la

vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, cxion --

LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.

NORA. Ne, vi komencu. Hodiaux mi ne volas esti egoisto. Hodiaux

mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajxon mi devas

diri al vi. Cxu vi scias pri la granda felicxo, kiu okazis al ni

laste?

LINDE. Ne. Kaj _kiu_?

NORA. Pensu, mia edzo nomigxis direktoro de la Akciobanko!

LINDE. Via edzo? Ho kia sxanco --!

NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma

vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol

tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald

neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom

ni gxojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li

ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas

vivi tute alimaniere ol antauxe, -- gxuste kiel ni deziras. Ho,

Kristine, kiom mi sentas min sxveba kaj felicxa! Cxar estas ja

gxuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviligxi. Cxu

ne?

LINDE. Jes almenaux estus kontentige havi por la necesajxoj.

NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!

LINDE (ridetas). Nora, Nora, cxu vi ankoraux ne farigxis sagxa?

Dum la lernojaroj vi estis malsxparulino.

NORA (ridas mallauxte). Jes, tion diras Torvald ankoraux.

(minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta

kiel vi pensas. -- Ho, ne estis cxiam por ni tiel, ke mi povus

malsxpari. Ambaux devis ni labori!

LINDE. Ankaux vi?

NORA. Jes, pri malgravajxoj; pinglolaboro, krocxado, brodado kaj

simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaux pri aliaj aferoj.

Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni

geedzigxis? Ne estis sxanco por promocio en lia oficejo, kaj

li ja devis enspezi pli da mono ol antauxe. Sed la unuan jaron

li trostrecxis sin tiel terure. Li devis ja sercxi cxiajn

kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de

frue gxis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li farigxis morte

malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri

suden.

LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?

NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojagxi, kredu min. Ivar

estis tiam jxus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho,

estis mirinde gxuiga vojagxo. Kaj gxi savis la vivon de Torvald.

Sed kostis tre multe da mono, Kristine.

LINDE. Tion mi ja komprenas.

NORA. Mil ducent talerojn gxi kostis. Kvar mil okcent kronojn.

Jen granda sumo.

LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda felicxo, ke oni

havas la monon.

NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de pacxjo.

LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi

kredas.

NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin

varti. Cxiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon.

Kaj mi ankaux devis varti mian malfelicxan, morte malsanan Torvald.

Mia kara bona pacxjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej

peza travivajxo, kiun mi spertis, post kiam mi edzinigxis.

LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al

Italujo?

NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urgxis nin.

Do, ni forvojagxis unu monaton poste.

LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?

NORA. Sana kiel fisxo!

LINDE. Sed -- la doktoro?

NORA. Kiel?

LINDE. Sxajnas al mi, ke la cxambristino diris, ke estas la

doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.

NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti

pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaux

unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, ecx ne

horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaux mi. (eksaltas kaj

manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj

esti felicxa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur

priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud

sxi kaj metas la brakojn sur sxian genuon) Ho, ne koleru kontraux

mi! -- Diru, cxu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon?

Kial vi do akceptis lin?

LINDE. Mia patrino ankoraux vivis; sed sxi kusxis senhelpe

malsana en la lito. Kaj mi devis ankaux zorgi pri miaj du pli junaj

fratoj. Mi ne trovis, ke estas sagxe rifuzi lian edzigxpeton.

NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis ricxa?

LINDE. Li estis suficxe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj

aferoj, Nora. Kiam li mortis, cxio perdigxis, kaj nenio restis.

NORA. Kaj poste --?

LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj

malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri

jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun gxi

atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min,

cxar sxi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas

zorgi pri si mem.

Puphejmo · 第 14 / 83 题