MICXJO (aparte). Bone!
ESKO. Cxu vi vidis, ke mi trinkis?
MICXJO. Ankoraux glutu ektrinkon, cxar gxi estas la unua kaj lasta
fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste
disigxo.
ESKO. Cxu mi ne trinkis?
MICXJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuragxe akceptos
bastonadon de via patrino, cxar estu certa, bastonegadon vi ricevos.
ESKO. Micxjo Vilkastus ne estas profeto.
MICXJO. Kvankam ne profeto, mi povas antauxdiri kio vin hodiaux
atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio
ajn.
ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, cxu jes?
MICXJO. Mi kredas kaj fidas.
ESKO. Kaj vi gxojas kaj estas gaja!
MICXJO. Cxu svatisto gxojus je bastonado de fiancxo?
ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?
MICXJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, cxar la afero
estas malagrabla.
ESKO. Cxu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?
MICXJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.
ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la cxefkulpulo, mi aux vi?
MICXJO. Mi ne scias; cxar mi estas senkulpa.
ESKO. Senkulpa? Vi ja kauxzis tiun prokrastitan revenon. De domo al
domo vi pasxis kvazaux cigano, kaj mi akompanis vin.
MICXJO. Kvazaux cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte
vi min insultis dum tiu cxi vojagxo. Fine tamen suficxas,
fulmotondro!
ESKO. Cxu vi lauxkonscience povas diri, ke vi ne estas kauxzo al mia
nuna mizero?
MICXJO. Kauxzo de tiu mizero! Cxu mi sola?
ESKO. Vi ja eluzis la monon.
MICXJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni
tagmangxis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke
tia mangxo postulis monon.--Sed kiu estas kulpa por ke ni
deflankigxis en la gastejon? Cxu ne vi?
ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu
devis tie esti; sed poste pro kio ni ne dauxrigis nian iradon al domo
de l' fiancxino?
MICXJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni
deflankigxis al la gastejo?
ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!
MICXJO. En la sonorilo! Cxu mia vocxo estas tono de sonorilo, vi
intrigema kaj ruza botistfilo, cxu mia vocxo estas tono de sonorilo?
ESKO. La vocxo estas donaco de Dio, precipe la kantovocxo. Komprenu
gxuste mian komparon; cxar ofte mi parolas alegorie kaj metafore.
Tiel mi ankaux nun opiniis, ke la vocxo de l' homo sxangxigxas, kiel
en la arbaro ni auxdas aux akrajn aux malakrajn tonojn el sonoriloj
de la brutaro.
MICXJO. Vi malsagxa virsxafo, auxskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas
Esko'n kaj forkuras. Esko postkuras.--La tajloro Andreo alvenas kun
klarneto sub la brako.)
ANDREO (sola). Tie cxi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili
alvenos, ilin akompani al domo de l' botisto, tia estas la volo de l'
maljunulo. Sed cxu mi devas stari cxi tie ecx gxis la duonnokto, ilin
atendante kun klarneto en la mano?--Silentu! Jen ili estas, almenaux
la fiancxo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo
ekfajfas al li kelke da fojoj.)
ESKO. Cxu vi vidis Micxjon?
ANDREO. Vian svatiston? Cxu li ne trovigxas inter la gastoj?
ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj ecx vangfrapis min je la
disigxo.
ANDREO. Pro kio vi disigxis en kolero?
ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riprocxon.--Vangfrapon mi
ricevis de li. Bone!--Se mi estus lin atinginta, certe kun pliigxo mi
estus lin paginta. Sed je proksimigxo de dangxero li cxiam estas
rapidpieda. Senkauxze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).
ANDREO. Ruzulo li estas!--Oni invitis min por ludi je via festo, kaj
laux ordono mi tie cxi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian
fiancxinon.
ESKO. Neniu fiancxino ekzistas. Sxi lasis min jam antaux la edzigxa
soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi
komencos teruran proceson kontraux ili.
ANDREO. Kiun sxi prenis?
ESKO. La lignosxuiston; ni ja cxeestis je ilia edzigxofesto.
ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tusxas.
ESKO. Senlime, jes!--Diabla Micxjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi
agus kun li tiel, tiele! (Li ebriigxas.)
ANDREO. Granda ruzulo!--Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli
ricxa. Ni ja kantas: "Se amon nur posedas ni, ricxecon al ni donas
Di'." Tiel estas, cxu ankaux vi tion kredas?
ESKO. Certe vi estas prava.--Kun Micxjo mi ankaux procesos. Eble vi
inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?
ANDREO. Mi ne vidis.
ESKO. Diru absolutan veron!
ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.