ESKO. Milfoje vi antauxe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj
neniun malutilas.
MICXJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaux
kelkaj sekundoj, kaj gxi estas jena: neniam iradi per sxuoj de mensogo.
ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia
patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.--Sed atendu min
dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi
scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.
MICXJO. Kion vi faras kun rakitherbo?
ESKO. Mi portas gxin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkolerigxos.
MICXJO. Kion faros via patrino kun gxi?
ESKO. Mi konfesu al vi ankaux alian sekreton. Vi ja scias, ke mia
patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam
panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaux enlitigas
la maljunulon kaj sxvitigas lin kvazaux la vaporbanejo, li spiregas,
vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la bucxbenko. Tiu stato
dauxras nur kelke da horoj kaj li refarigxas sobra. Kredu min, post
tiu artifiko li ne toleras ecx vidi brandon dum multaj monatoj. Sed
alkutimigxo kauxzas, ke li bezonas cxiam pliigitan doson, kaj panjo
bezonas cxiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de cxi tiu
herbo tre placxos al sxi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.--Atendu
min tie cxi dum momento. (Iras.)
MICXJO (sola). Cxu mi atendu vin, aux direktu la pasxojn al mia
propra hejmo? Eble tio sxajnus sxteliro.--Mi atendos vin, sed de tie
reveninte, mi arangxos kun vi konflikteton. Kauxzon mi facile trovos.
Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto
Tobio mi ne venos kune kun vi, ne ecx pasxon mi plu akompanos vin.
(Kriscxjo alvenas.) Ho, Kriscxjo! Kien vi iras?
KRISCXJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj
ankaux venos.
MICXJO. Jen vi vidas la svatiston!
KRISCXJO. Kie estas la fiancxo?
MICXJO. Tie, en la arbaro.
KRISCXJO. Kaj kie la juna edzino, antauxa Greto cxe Karri?
MICXJO. En brakoj de sia edzo.
KRISCXJO. Hoo--oh! Ili estas enamigxintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas
tie cxi, atendas gxis la juna paro eliros el la arbaro?
MICXJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta
botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo
por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kauxze de
longa restado sur la edzigxa vojagxo, kaj tamen ne venigante edzinon
al la hejmo.
KRISCXJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Cxu li ne ricevis sian Greton?
MICXJO. La lignosxuisto sxin ekkaptis, kaj ilian edzigxon oni estis
festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojagxa sako sur la dorso
alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo
kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj gxuis la regalajxojn.
KRISCXJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Micxjo?
MICXJO. Gxis nun ni restis survoje, translokigxintaj de unu gajejo
al la alia, malsxparinte monon; sed nun la kaso elkonsumigxis gxis la
lasta monereto.
KRISCXJO. Cxu ankaux Esko drinkis?
MICXJO. Ne ecx guton, sed akompanis min cxie fidela, cxar sxajnis
honto al la fiancxo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte
koleris je mi kaj klukis kiel rugxa koko, sed tio ne maltrankviligis
min, mi nur dibocxis lauxplacxe. Tiuj tri semajnoj pasis tre
rapide.--Jena do estis la edzigxa vojagxo de Esko.
KRISCXJO. Mi preskaux tion konjektis jam cxe la komenco, auxdinte
diversajn famojn de la fiancxinejo kaj pro tio mi lauxeble akcelis
mian edzigxon kun Janjo. La botiston mi igis al la jugxisto kaj du
fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa
akurateco, postulas por la tria proklamo edzigxpromeson de Tobio.
Certe la edzigxintencoj de Esko evoluis laux mia espero, tamen cxio
povas ankoraux subite sxangxigxi. La filo nun revenas malprosperinte,
kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta
heredajxo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinacxo.
Kaj cxio tio cxi okazos dum la preposto atendas edzigxpromeson de
Tobio. Ho, se cxeestus la patro de l' junulino, sxia vera
edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimancxo okazus la
tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edzigxon.
MICXJO. Mi antauxdiras vian venkon.
KRISCXJO. Se gxuste vi antauxdiras, vere vi estos la plej bona gasto
cxe mia edzigxo.
MICXJO. Tion mi esperas kaj "laux via deziro al vi okazos", kiel
Esko sin esprimas, komentariante biblion laux sia memoro, tiu
impona fiancxo, kiun oni hodiaux atendas hejmen en plena gloro.--Atentu,
Kriscxjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas
kun la juna mastrino, ni ankaux venas, sed kiel vagantoj, malpuraj
kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je
sia ekiro.
KRISCXJO. Bonege! Estos ja tre interese cxe la botisto. Mi akompanos
vin, Micxjo, kaj pliigos la koleregon de l' mastrino.
MICXJO. Plivole rapidu antauxe al la hejmo de Esko kaj anoncu la
alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola
por ripozi.
KRISCXJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu
nur baldaux post mi! (Iras.)
MICXJO (sola). Vane vi atendos min; cxar pro nenio mi nun volus
renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas sxin pli ol diablon. Kaj
kiu sxin ne timus?--Nun al mia propra nesto; kaj Esko'n, kun la sako
da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en
la fauxkon de la nigra drako.--Li restadas ankoraux. (Kriante.) Esko!
ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.
MICXJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel
ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la
monon.--(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)
ESKO. Tie kreskis suficxe da rakitherbo.
MICXJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi jxus
ankaux mem ektrinkis.
ESKO. Kion vi celas?
MICXJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.
ESKO. Mi?
MICXJO. La sama viro!
ESKO. Vi scias, ke gxis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia
maldolcxajxo.
MICXJO. Sed hodiaux ili malsekigxu!
ESKO. Cxu mi drinkus? Ne!--Kredu min, Micxjo Vilkastus, mi apenaux
scias la guston de l' brando.
MICXJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara
botelo.
ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.
MICXJO. Tio okazas, cxar vi ne pli bone konas gxian internan naturon.
ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, cxesante drinkadon, terure
malbenis brandon. Li nomis gxin veneno el la puto de profundo.
MICXJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin
mielguto el la monto de l' alteco.
ESKO. Jes, li gxin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l'
diablo.
MICXJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin
korno de l' felicxego.
ESKO. Vi parolacxas, Micxjo. La brando ne bezonas defendanton.
MICXJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.
ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu
kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto trovigxus tie
cxi, tuj mi lin pendigus.
MICXJO. Kaj mi anstatauxus lin en la pendigilo, se mi nur sentus
iom da kapturno de l' brando, kiu kuragxigas homon ecx je la plej
granda dangxero; kantante ni gxin renkontas. Vi tian kuragxon bezonas
alpasxante al via terura patrino, pro tio, trinku!
ESKO. Cxu gxi helpus?
MICXJO. Sendube.--Trinku!
ESKO. Mi ne trinkos.
MICXJO. Tiam ni disigxas, mi ne akompanas vin plu. Adiaux! (Intencas
foriri.)
ESKO. Haltu, Micxjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.
MICXJO. Cxu vi volas trinki?