ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la
jugxejo; mi gxin timas kvazaux inferon.
ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.
ANDREO. Dio gardu nin! Kial?
ESKO. Sxajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solvigxas en la aero.
ANDREO. Ankoraux vi ja estas sendifekta.
ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postajxon
kaj levigxas en la alteco.
ANDREO. Sur la tero vi ankoraux staras, kiel mi, la peka homo.
ESKO. Vian vocxon mi malbone distingas gxis cxi-alte. Kion vi diris?
ANDREO. Sur la tero vi staras.
ESKO. Sed mia spirito turnigxas sur poluso de la cxielo.
ANDREO. Vi malgxojigas min.
ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj cxielo faras transkapigxon kaj
vi, Andreo, sxajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj
tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas
satanan kuragxon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.
ANDREO. Vi ja drinkis?
ESKO. Ecx tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi jxus prenis el la
posxbotelo de Micxjo.--Sed nun la tempo plenumigxis, kaj ni cxiuj
devas foje morti; kredu min!
ANDREO. Cxu vi iam antauxe ebriigxis?
ESKO. Verdire, neniam!
ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.
ESKO. Cxu tio estus ebrieco?
ANDREO. Gxuste, jes! estu certa pri tio!
ESKO. Tiel dolcxe, tiel cxiele, ferkuragxege! Se la tutan mondon mi
povus cxirkauxpreni, mi gxin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi
povus eksalti al supro de tiu piceo aux al rando de tiu nubo
kaj de tie ree kiel fulmo malsupren gxis la kerno de l' tero. La
vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estajxoj, cxar Dio
zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Cxu ne? Kion vi
diras, tajloro?
ANDREO. Mi diras preskaux nenion.
ESKO. Cxu tajloro superas botiston?
ANDREO. Ambaux estas utilaj en la mondo.
ESKO. Vi kutimas mallauxdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli
supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaux ne estus piedoj.
Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.
ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi
komprenas, sed mi nenion diros.
ESKO. Ne farigxu disputo, cxar nun estas tago de l' gxojo. (Kun
predika vocxo):
"Estu gaja, la anim',
fidu al la bovo, vi,
alten vin kondukos gxi."
Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaux mi devus tien iri. Al
koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos cxie.
ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.
ESKO. Ne ecx unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros
malproksimen, ecx pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la
frauxlino de pastrejo songxis.--Transdonu al ili miajn salutojn kaj
danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante
kaj estas gaja kiel virsxafo. (Fiere la kapon balancante.)
"Estu gaja, la anim',
fidu al la bovo, vi,
alten vin kondukos gxi."
Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.--Andreo,
ni estu gajegaj!--Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)
ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa,
kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen cxapelo
kaj la dua sxuo.)
ESKO. Dio mia, Andreo, cxu ni kuru la kapojn kontraux la pinojn?
ANDREO. En kia stato vi trovigxas? Mankas ja cxapelo kaj la dua sxuo!
ESKO. Ili manku.
ANDREO. Ni sercxu ilin.
ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptajxon. Cxu mi zorgus pri
cxapelo kaj unu sxuo? Diableto! Mi forjxetos cxiujn miajn vestojn, se
mi tute kolerigxas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!
ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al
prudentulo.--Mi iros por elsercxi vian cxapelon.
ESKO. Ne iru, alie ni farigxos malamikoj.
ANDREO. Cxu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri
inter la homoj?
ESKO. La hararo tauxgas, kvankam vi gxin foje tre mokis, vi. Mi tion
cxiam memoros.
ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.
ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco
kaj ekkoleremo! Ankaux miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj
virsxafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!
ANDREO. Mi ilin vidis.
ESKO. Rigardu min atente kaj senvocxe en la okulojn. Faru tion tuj,
Andreo, alie al vi okazos malbone!