LA MASTRO. Cxu vere, jen do trovigxas nia birdo, jen malbonsorte
alkrocxigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas
konservi seriozecon.
NIKO. Ne ligu min tiel firme.
LA MASTRO. Ne tro strecxu la manojn de mizera satano.
ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaux en sxrauxbtenilo!
Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.
IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo.
Zakario ekkrias, cxiuj sin jxetas sur lin, malhelpante lian
forkuron.)
IVARO. Ne tiel, knabo mia!
ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.
NIKO. Mi ja submetigxas kiel sxafo.--Nu, okazu kio okazos, malgxojo
kaj cxagreno ne apartenas al mia karaktero.
ZAKARIO. Cxu vi bonvolas diri al ni vian nomon?
NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.
ZAKARIO. Kie estas la pasporto?
NIKO. En mia brustposxo.
ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la posxo.) Bone, bone! Tiu
pasporto farigxos al vi multekosta, cxar certe gxi estas
memfarita.--Ni konservu gxin. (Enmetas la pasporton en sian propran
posxon.)
NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?
IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la
manojn de nia komisaro.
NIKO. Pro kio en liajn manojn?
IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaux ol ni?
NIKO. La kauxzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l'
cxielo.
LA MASTRO. Ha ha ha!
ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Placxas al mi iom petolsxerci kun
li. (Lauxte.) Mi demandas vin: cxu vi konas iun ricxan fremdlandan
sinjoron?
NIKO. Multajn!
ZAKARIO. En Finnlando?
NIKO. Multajn!
ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas sxtelita grandega monsumo, kaj
pro tio mi nun demandas vin, cxu vi konas grandan, grandegan
friponon?
NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la
perditan monsumon.
ZAKARIO. Lia eksterajxo?
NIKO. La kapo estas de verto gxis la frunto kvazaux nudigita de
skabio, sub la frunto du rugxaj okuletoj rigardacxas, kaj sub la
dekstra estas nune ia flavblua ornamajxo; plie lia vizagxo havas
formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksterajxo, kaj mi
garantias, gxi estas eksterajxo de plej granda fripono sur la
terglobo.
IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono
la legxo gxis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi
ekkoleregas pro mia onklo.
ZAKARIO (al Niko). Cxu vi nomis min sxtelisto?
NIKO. Cxu mi nomis vin sxtelisto?
ZAKARIO. Mi demandas vin: cxu vi nomis min sxtelisto?
NIKO. Mi demandas vin: cxu mi nomis vin sxtelisto?
ZAKARIO. Tion vi faris, cxefsxtelisto!
NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaux, ke mi estas cxefsxtelisto.
IVARO (aparte). Plie, plie, laux tia maniero!
ZAKARIO (aparte). Bandito!
IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!
ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de
tiu ridindulo?--Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas
iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu
al li ektrinkon! (La mastro versxas ektrinkon en busxon de Niko.)
Cxiun genieron, ecx etan kiel pedikovon, oni devas sxati. Kaj tio
estis spritajxo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon gxi tamen
valoras.--Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun gxojo ni nun tion
faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaux
nelonge vi gxin timis alproksimigxi. En unu momento cxio povas
sxangxigxi.
IVARO. Jxus malricxa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Cxu
mi do timus la hejmon, ecx kvankam mi estus malsxpareginta dekfoje
pli?
ZAKARIO. Ni revenos kvazaux sinjoroj.
IVARO. Ili bonvenigos min kvazaux grandsinjoron.
ZAKARIO. Bone!--Ni rapidu!
LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolsxercon. (Lauxte.)
Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj
je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita
rekompenco.
IVARO. Hontu, mastro!
ZAKARIO. Kontentigxu kun kvin taleroj.
LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, gxin vi
sxuldas al mi.
IVARO. Al infero, mastro! Cxu vi intencas malheligi mian felicxon, vi
satano, cxirkauxata de bluaj flamoj?
ZAKARIO. Ni silentu en lia cxambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min
klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar
okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.--Auxskultu al
mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme
tanis mian dorshauxton, gxis unu colon dika, kaj tial mi povas fari
miregindajxojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj auxdu plue: Se vi
ne tuj cedas de cxiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo
ekflamigxos dum malhela auxtuna nokto, estu certa pri tio.--Mi estas
de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.
LA MASTRO (sxajne timigxante). Pardonu al mi, cxar mi estis trudema.
Mi petegas vin!
ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksigxos en tiun aferon?
LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petos.
ZAKARIO. Auxdu, Ivaro, kion li sciigas.
LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petas.
IVARO. Nu, vi agas prudente.
ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.
IVARO. Du! Kiuj estas ili?
ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po
tricent kvindek ni havos.
IVARO. Mi ekkolerigxas denove!
ZAKARIO. Intrigema bubo, cxu ni ne kune lin kaptis?
IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia cxevalo kaj veturilo lin alkondukos
al la komisaro.
ZAKARIO. Cxu mi ne helpis vin lauxpove?
IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.
ZAKARIO. Duonon al ambaux, knabacxo, duonon al ambaux.
IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per trancxilo).
Krucxon da sango!
ZAKARIO. Ivaro!
IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la
trancxilo.
ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!
IVARO. Krucxon da sango, se placxas al vi komplikigi.
ZAKARIO. Mi kontentigxas kun cent.
IVARO. Kun kvindek.
ZAKARIO. Estu tiel.
IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune dauxrigi nian vojagxon.
ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!--Lauxlegxe
mi tamen postulos de vi la duonon.
IVARO. Sidigxu en mian veturilon, sxtelisto.
NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin
por malbone vin konduti kun mi.
IVARO. Kiel regxon mi vin kondukos, cxar vi ja estas mia multekosta
trezoro.
LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent
taleroj!
ZAKARIO. Sepcent taleroj!
IVARO. Sepcent taleroj!
Akto kvara.
(Arbara regiono. Maldekstre vojdisigxo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj
TOBIO venas laux la dekstra vojo.)
TOBIO. Tiu vojdisigxo, bona kantoro, sxajnas al mi rimarkinda
figurajxo. Jen la dekstra estas pli mallargxa ol la maldekstra kaj de
tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro
kaj la infero de l' drinkejo. La sentauxgulo ankoraux restas en la
urbo, kien li ekveturis jam antaux unu semajno. Imagu al vi la
malplezuron, kiun li kauxzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la
festregalajxojn kaj gxis la hierauxa mateno Marto atendis lian
revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al
najbaro, havigante iom de tie, iom de cxi tie, kaj arangxita nun
staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi,
energiulino sxi estas.
ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedauxrinde, el sia
brusto forigis cxiujn feojn de moraleco.
TOBIO. Pri li mi tute ne cxagrenigxas, cxar mi scias kiel lia vivo
fine sxangxigxos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaux en
sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj
ecx guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta
estajxo, jen kial mi ankoraux havas bonan esperon pri li. Tamen je
sia reveno lin atendas severa bastonado, ja--ah, gxin li vere
meritas, kaj veku gxi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj
parolu pri mia pliagxa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni
gxojon kaj plezuron. Baldaux li alvenos kun sia bela edzino. Cxe tiu
vojdisigxo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj
tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia platajxdometo. Ni
rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la mangxopsalmon
por pliigi la solenecon cxe la festo por mia filo.--Ni ekiru!
(Ili iras. Micxjo kaj Esko venas. La porvojagxa sako de Esko estas
malplena. Micxjo sidigxas sur sxtono.)
MICXJO. Mi estas laca kiel hundo.
ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj
malagrablajxoj de tiu edzigxvojagxo iafoje cxesigas la malsaton.
MICXJO. Forgesu la pasintajxojn kaj estu danka por ke vi prosperis
eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el
kio ne multe mankis, versxajne vi nun ne pasxus tie cxi.
ESKO. Mi ankoraux ne pentas miajn tieajn farojn, cxar oni tie min
trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la
renversita mangxotablo cxe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la
specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheligxas, memorante
la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.--Micxjo! mia menso
estas kvazaux de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Micxjo,
gajigu la homan koron.
MICXJO. Cxu vi deziras auxskulti pri sinjoro Munkhauxzo kaj liaj
vojagxoj?
ESKO. Jes!--Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio
auxskulti, nur mutigxi al senvocxa statuo de malgxojo apud tiu vojo,
endormigxi por eterne kaj nescii pri ridado de l' homoj koncerne tiu
edzigxvojagxo.--Ho, Micxjo! se mi nur nun estus logxanto en iu
montkaverno de Amerika lando.
MICXJO. Tie ni baldaux trovigxus, se mi ankoraux posedus la
sorcxjxetilon de barono Munkhauxzo. Mi estis gxia posedanto antaux
kelkaj jaroj kaj faris per gxi multajn plezurvojagxojn, cxar mi sciis
gxin uzi ecx pli lerte ol Munkhauxzo mem; mi jxetilflugis kien ajn mi
volis.
ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo,
malproksimen ne kondukas.
MICXJO. Kiel sago mi jxetilflugis tra la aero. Se ni nun havus gxin,
baldaux ni tiam ambaux starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem
jxetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.
ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, cxar vi ja havus la jxetilon?
MICXJO. Vi venus gxin preni de mi kaj poste jxetilflugus de tie cxi
al Ameriko.
ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne
mire, se viaj pensoj iom konfuzigxis, cxar ecx al mi mem same okazis,
kaj ambaux ni trovigxas en la sama premilo. Vi devas doni
kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti cxion alian. Pro tio,
kiel kuragxi alproksimigxi la hejmon?
MICXJO. Kion vi timas?
ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte
ludas.
MICXJO. Ja--ah, kun ursino havanta du idojn cxe si, ne estas bone
ludi.
ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun sxi; bone mi tamen
scias, ke mi sxin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraux sxi,
cxar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.
MICXJO. Estas ja sxi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.
ESKO. Mi malkasxos al vi sekreton.--Mia patrino posedas vipon, tiom
longan gudrosxnuran vipon, kiun ni cxiuj, patro kaj filoj, ne
senkauxze timas, cxar verdire, aux unu, aux du, kelkfoje la tuta
familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antauxsentas
ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa,
pagos tiun malprosperan edzigxvojagxon.
MICXJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne cxio
okazas laux deziro. La kuglo ne cxiam trafas celon.
ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne cxiam trafas celon. Sed kiel
klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte
nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aux kvaran tagon depost
nia ekiro al la edzigxofesto? Atentu, ni estas restintaj tri
semajnojn, kaj gxuste pro vi, Micxjo. Vi vagadis de parencoj al
parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi
mian svatiston.
MICXJO. Mi dumvoje malsanigxis kaj pro tio ni malfruigxis.
ESKO. Sed la mono, kio gxin lauxdire elcxerpis?
MICXJO. Ni devis pagi flegistinon.
ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?
MICXJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan
svatiston.
ESKO. Tiu mensogo ne tauxgas, plue vi scias mian sanktan promeson,
neniam iradi per sxuoj de mensogo.--Veron ni konfesu kaj submetigxu
al la neeviteblo.
MICXJO. Tion vi faru; mi ne subigxos al vipo de via patrino.
ESKO. Cxu vi do ne intencas akompani min hejmen?
MICXJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaux devus
diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos cxion, kaj,
bedauxrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto cxe
Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la
pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.
ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaux ol mi
renversis la mangxotablon.
MICXJO. Vi do nun sxajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni
foriris de Karri.
ESKO. Micxjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de
Karri?
MICXJO. Ni ekiris antaux ol Esko renversis la mangxotablon.
ESKO. Micxjo, ne estas loko por moko.--Diru, ke ni ekiris, kiam la
domanoj iris falcxi la herbon.