2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]

1:A GASTO. Nun havigu falcxilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj

eliras el la malantauxo.)

KARRI. Estu do laux via deziro kaj ni iru por nin provizi per

laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)

MICXJO (sola). Esko ankoraux restas sur sia ekskurso. Estus amuze

vidi lian mienon de tie revenante.--Mi volus lasi lin, se la

vojagxmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago gxi malpliigxas, cxar

tre sxparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam

malaperos Micxjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun cxapelo en

la mano, la hararo estas malorda kaj sxajnas sxirita, sub la okulo

vidigxas rugxa gratajxo.)

ESKO. Micxjo, rigardu min kiel mi estas sxirita. Tio kauxzos teruran

proceson.

MICXJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaux sxajnas sekvi vin.

ESKO. Estis du kontraux unu, estis maljusta interbatigxo. Miaparte

certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis

kontraux superforto.

MICXJO. Kiel okazis cxio?

ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia

kontrauxulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin

ekatakis ili ambaux tuj amikigxis, kaj kune sin jxetis sur min.

MICXJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaux Herodo'n kaj Kajfo'n

amikigis.

ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min

englutintaj, sed mi prosperis forkuri.

MICXJO. Malagrabla afero!

ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, cxeestus, certe ne estus tiel

okazinta. Fulmotondro, Micxjo, mia malamo estas neestingebla.

Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaux sako per martelo

plensxtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj

bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kauxzon mi

havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en cxi

tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskauxfiancxino estas

donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili

respondu pri tio, mi vengxos.

MICXJO. Se vi estas sagxa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la

domon.

ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Micxjo! (Jakobo senjaka envenas tra la

dekstra pordo.) Aha, lignosxuisto! (Pasxas kolere antaux Jakobon.)

"Mil okcentan jaron la lignosxuisto duflanke bruligis la hauxton."

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. "Mil okcentan jaron la lignosxuisto duflanke bruligis la

hauxton." Cxu vi komprenas la aludon?

JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu

bruligis sian hauxton.

ESKO. Li bruligis sian hauxton cxe ventro kaj dorso.

JAKOBO. La ledobotisto.

ESKO. La lignosxuisto. Ne fanfaronu! Cxu vi scias, kiu tie cxi estas

la legxa fiancxo?

JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.

ESKO. Cxu vi scias pro kio mi estas tie cxi?

JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.

ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne gxoju antaux ol vi transiris la

fluejon; antaux vi etendigxas profunda vastajxo kaj atentu por ke gxi

ne embarasu vin, antaux ol vi estas transe.

MICXJO. Esko, auxskultu al mi!

ESKO. Ne nun nek estonte mi auxskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas

viajn intrigojn.--Mi dubas, cxu Timoteo piedbare faligis min; mi

estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi

tenas mian vojagxmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes,

Micxjo, gxi venos. Sed tie cxi mi devas klarigi unue alian aferon.

(Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi trovigxas

tie cxi?

JAKOBO. Diveni estas nebezone, cxar vi ja mem jam rakontis pri tio.

Vi ja alvenis por sciigxi cxe la auxguristo pri la sxtelisto de l'

grafo, por gajni sepcent talerojn.

ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj sxtelisto. Pro tio mi ne

venis, la afero estis alia kaj pli grava.

JAKOBO. Vi do estas mensogisto.

ESKO. Ne fierigxu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto.

Fiancxinon, preskaux ligitan fiancxinon, vi rabis de mi, Greton vi

rabis de mi.

JAKOBO. Sxi mem atestu, cxu mi sxin rabis.

ESKO. Sxi eble mensogas egale kiel vi.

JAKOBO. Se sxi mensogas, certe tiu rabo placxis al sxi.

ESKO. Bone, vi kontrauxdiras vin mem. Auxdu, Micxjo Vilkastus, cxar

mi alkrocxigxos al cxiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu

afero.--Diru al mi kie logxas la vilagxa helpa jugxanto?

JAKOBO. Ni ne bezonas helpan jugxanton.

ESKO. Mi bezonas lin.--Diru bonvole, kie li logxas! Cxar sciu,

proceso farigxos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj

certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la jugxa

sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi,

dancomajstro!--Cxu vi ne hontas forlogi honestan fiancxinon de alia,

vi, bovido, lignocxevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi

mian mentonon, bovido!

JAKOBO. Cxu mi bovido?

ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo,

preta por marsxi al foiro de Anianpelto.--Kion vi respondas al tio?

JAKOBO. Vi sercxas konflikton kaj mi emas cxiam gxin eviti, kaj

infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.

ESKO. De kiulo? Diru!

JAKOBO. De tia tetraido.

ESKO. Atentu, Micxjo! Li nomas min tetraido.

MICXJO. Viavice, nomu lin ree bovido.

ESKO. (Hezite rigardante Micxjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel

ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi

ne bezonas pro manko de laboro ekruligxi en marcxoj kaj kampoj, kiel

unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da

oficoj, sesobla la malsato.--Tion oni diras. Afero estas jena: Cxiu

parohxo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin sxargxo por alia

parohxo. Tio estas jura kaj gxusta; cxar almozulo estas sekalvermo,

kiu ne ekzistus, se cxiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn

prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo

rondokula antaux la vulpo. Gxi deflankigxas dekstren, gxi

deflankigxas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaux linofasko kaj

plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaux baldaux

por viaj okuloj, sed subite auxdigxas vekrieto: la leporido estas

kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al

ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale farigxos al

tiu, kiu tien kaj reen dancas en cxi tiu valo de zorgado.--Kaj tial

cxi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj pecxfadeno en

la mano fine mortos apud sia botmodelilo.

JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la

cxerkon.

ESKO. En la cxerkon gxi ne bezonas lin sekvi.--Kia koleremo bolas en

vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en

mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo,

fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignosxuoj!

JAKOBO. Kial ne, post mia edzigxa festo.

ESKO. Jes, faru al mi paron da lignosxuoj, lignosxuisto. Mi pagos ecx

pli ol vi postulos.

JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.

ESKO. Pli ol vi ecx volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.--Cxielo

gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaux

Jakobo.) Jakobo!

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. Jakobo!

JAKOBO. Vi vane furiozas!

ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!

JAKOBO. Ne pugnigu manon antaux mia nazo. Viro, mia vidado

malheligxas, kondutu vin konvene!

ESKO. Plilargxigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; farigxu

treega batigxo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito.

(Karri, ankaux cxemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)

KARRI. Sxajnas, ke vi iom troekscitigxis.--Jakobo, kiel vi fartas? Vi

ja estas pala, kiel fantomo.

ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaux kvazaux inter ardaj tindroj.

Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj

lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.

KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne auxskultis al mi?

ESKO. Oni estas sagxaj sur la kontinento, dum okazas malfelicxo sur

la maro. Cxion tion cxi mi eble tamen povus toleri sen unu alia

afero, pro kiu mi antaux neniu retirigxos kaj kiu min kuragxigas per

kolerego de verto gxis koksizo.

KARRI. Kia estas tiu afero.

ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fiancxinon forlogis. Greto

estis mia fiancxino, sed tiu cxi sxin turnis de mi.

KARRI. Vi erarigxis. Greto nur sxercis.

ESKO. Kaj vi ankaux kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis

kaj manojn premis por sankcii la decidon, cxio tio cxi do estis nur

sxerco?

KARRI. Nura sxerco cxe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro

tion komprenis.

ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan

sxercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj,

tion oni montros al vi!--Mi vin legxe persekutos, Jakobo, kaj ankaux

vian edzinon Greto. En la sama gxojo ankaux partoprenu Timoteo kaj

lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min.

Cxiuj kune, kaj pereiga proceso farigxos, de kiu vi ne liberigxos

kvankam vian domon gxis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi

trovigxas en kaptilo kaj la puno atendas vin; cxar la afero estas

grava, gravega. Vi trovigxos en dilemo, amikoj miaj!

KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraux konas nek legxon, nek

reglementojn.

ESKO. Suficxe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de

tiu vilagxo?

KARRI. Gxia nomo estas Hatyla.

ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hatyla!

KARRI. Se legxon vi konas, vi ankaux scias, kia puno atendas tiun,

kiu cxe sia najbaro ian feston, kiel edzigxan, baptan aux funebran,

klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj gxuste pro tio mi

respektas legxon, kaj scias apelacii al gxi, se iu al miaj rajtoj

sin altrudas.--Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi

malordon.--Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)

ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne

auxskultas al la minaca vocxo de legxo dum nia galo sxveligxas kaj la

mielroso de l' vengxo en nia koro bolas. Tiel estas, gxi estas la

persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas

gxin regi kaj ecx tion ne tre klopodas; cxar mi ne estas kulpa pri la

ekpeko de Adamo.--Vengxi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie

cxi ion senteblan, gxustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian

koron.--Kun la fiancxino mi volas ankoraux paroleti. (Proksimigxas al

la dekstra pordo.)

MICXJO. Unu vorton. Esko!

ESKO. Ne ecx unu vorton, Micxjo! La skorpioj hodiaux regu.--Pripensu,

kia tago, kia historio tiu cxi!--Mi ja festas mian propran edzigxon,

sed ne estas fiancxo; mia fiancxino estas bela, similas floron sur

la herbejo, tamen sxi ne estas mia fiancxino; sxi apartenas al la

lignosxuisto. Ho, Micxjo, tiu penso min brulas.--Mi volas paroli

kun sxi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Cxu la fiancxino

estas trovebla? Venu bonvole tien cxi; mi havus ion por diri al vi.

(Greto envenas.) Cxu vi konas min?

GRETO. Vi ja estas Esko?

ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro,

nemokinda, kvankam kelkaj emas sxerci kun li, bedauxrinde.

GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?

ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj,

lacertoj kaj ranoj, per cxiuspecaj bestoj, kiuj rampas aux plauxdas

sur la tero. Mian florantan kampon vi sxangxis al kardujo, mian

tritikan supon al mizera kacxo, kaj pro vi mi nun devas honti antaux

la tuta mondo.--Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco

vin punos! Gxia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi

ja farigxos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj

frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu.

Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraux, kiam vi estos sendenta kaj

kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!

La Botistoj · 第 27 / 50 题