MICXJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo
envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)
KARRI. Kompatinda Timoteo!
MICXJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.
ESKO. Domagxe, ke li tiel liberigxis el miaj ungegoj! Cxu estis lia
patro?
KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.
ESKO. Tion li meritas!--Sed estas ja malkonvene tiel petolacxi je
edzigxofesto de alia. Kion opinias la fiancxino? Mi petas pardonon!
GRETO. Mi havas nenion por pardoni.
ESKO. Mi tre cxagrenigxas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min
jxeti planken.
KARRI. Li estas forta.
ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?
MICXJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li
piedbare faligis vin.
ESKO. Mi suspektas la samon. Cxu vi povas tion atesti?
MICXJO. Li piedbare faligis vin.
ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li
logxas?
2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo,
apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.
ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La
malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.
MICXJO. Sendube.
ESKO. Cxu li ne meritas bastonadon?
MICXJO. Treegan bastonadon.
ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda.
Mi revenos baldaux.
KARRI. Esko, auxskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem
okazos malbone.
ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaux linko mi kuras tien kaj la ruzan
vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj
kasxkurbajxoj.--Mi baldaux revenos. (Iras.)
KARRI. Mi ne observis kasxkurbajxon dum la lukto. Estas malbone
instigi simplan kamaradon al furioza ago.
MICXJO. Nenia domagxo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas
al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memorajxo.
KARRI. Mi kredas, ke ili nun suficxe lin senplumigos. Sed kiajn
fisxojn ni celas, tiajn ni kaptas.
MICXJO. Cxu vi permesas al mi fari unu demandon?
KARRI. Volonte.
MICXJO. Cxu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la
Mezvoja-drinkejo?
KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.
MICXJO. Cxu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via
edukatino? Eble sxerce?
KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus
dirinta sen iom da haladzo en cxi tiu supra cxambro. Verdire, mi
amuzis min sxercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj
laux tio agis, mi treege mallauxdas mian petolajxon en la drinkejo.
MICXJO. Ne cxagrenigxu. Ili ambaux, patro kaj filo, estas naivegaj
kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi
sxercon kaj veron.
KARRI. Kaj pro tio vi eble nun trovigxas tie cxi?
MICXJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke gxi ne tusxas
lian koron. Li mangxas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je
sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne
diros ecx unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero
estu finita, almenaux gxi ne malhelpu vian festgxojon.
KARRI. Nian gxojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.--Jakobo,
de kie havigi alian?
JAKOBO. Laux mia opinio ni jam dancis suficxe. Mi farus novan
proponon.
KARRI. Nu, diru!
JAKOBO. Jen via herbejo atendas falcxilon, tie cxi dekoj da viroj;
permesu nin falcxi la herbon antaux ol malaperas la matenroso kaj en
dauxro de kelkaj minutoj tio estos farita.
1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.
KARRI. Cxu mi laborigu miajn gastojn?
JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; cxiuj estas
pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falcxiloj, la virinoj
sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu mangxo.