ESKO. Mi rapidas, cxar jam urgxas. (Iras.)

ZEBEDEO. Cxu vi vizitis pregxejon hieraux?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domagxe, domagxe, granda domagxo. Johano Kurkelo tie

predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de ricxulo sukcesas, kontrauxe

farigxas kun malricxulo.--Cxu vere Johano jam aperis en la

predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj sxajnis li al mi

iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, gxis plue gimnaziano; sed en tiu junulo logxas

spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj

auxdinta liajn vortojn, mi vetas, ke ecx viajn renojn li estus

tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia vocxo tremetis. Sed

baldaux li sin orientis, rugxigxis kiel fajra forno kaj skuante la

kapon lauxte kriis: "vekigxu, kiu dormas, vekigxu, kiu dormas".--En

du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri terurajxoj

de infero, la dua pri gxojoj de cxielo.--Ho, ho, tia knabo! Angxelon

de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, sxvitante kaj

spiregante. Kaj fine vidigxis la efiko de lia patoso: subite dolcxa

emocio kaptis la virinaron en la pregxejo kaj poste mallauxta kaj

dauxranta ploreto auxdigxis, kiel cxiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaux sxtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas felicxa. Sxi savos sian animon

pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj

pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedauxrinde vi estas prava, tion pruvas la cxiutagaj

ekzemploj. Tio cxi vidigxas ankaux en la kunvenoj sabatvespere cxe la

pastra helpanto--vere religia viro--la virinoj cxiam cxeestas pli

multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte

mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardigxintaj, jes hardigxintaj.

Sed sub severa postulo ecx virbesto naskas, diras la proverbo, kaj

tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn

antaux ol la Vorto faris impreson cxe la viroj; fine doninte al ili

kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: "ecx pri tiu prediko

vi foje estos responda", vidu, la mentono cxe kelkaj maljunuloj

tremetis kaj la hartufoj sxanceligxis. Kaj nun, kiam li alvenis al

la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la cxielon,

tiam peza mugxado auxdigxis en la tuta pregxejo, kiel en la arbaro

dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne ecx unu okulo restis

seka. Tia estis la hierauxa diservo, kies cxarmon vi, Tobio, ne

gxuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo.

La Cxiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan

mondon.--Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis

komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus

okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edzigxatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.--Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi:

cxu vi bone informigxis pri la karaktero de via estonta bofilino?

Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun

malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke sxi estas cxasta knabino. Vi ja scias, Greto

de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la

afero tiel sukcesus? Unue gxi estis kiel musxo, sed kreskis kiel

bovon, jen gxia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun

Micxjo Vilkastus vizitis sorcxulon, li konatigxis kun la knabino, dum

ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorcxulon. Micxjo observis

kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion,

brave uzis la okazon, farigxis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Cxu cxio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta

Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la

Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo.

Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta

tago kaj ecx iom dum la sekvinta! Hi hi hi!

ZEBEDEO. Cxu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aux

edukatino de Karri?

TOBIO. Ili cxiam agis kun sxi kiel kun edukatino kaj tute malricxa

sxi ne sxajnas esti; oni certigas, ke sxia tenejo enhavas diversajn

ajxojn. Du tagojn post la edzigxofesto la pakveturiloj, laux

interkonsento, alvenos tien cxi.--Hodiaux Esko kaj Micxjo ekiros,

morgaux ili alvenos al hejmo de la fiancxino tiel frue, ke ili

ankoraux havos tempon prizorgi la edzigxproklamon por proksima

dimancxo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon gxis la

sankcio Micxjo pasigos cxe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la

fiancxino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo farigxos al li

plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo farigxis por Jakobo dum atendo al la

junulino Rahxelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas cxiam rekte eldiri

miajn pensojn, ecx kvankam ili malplacxus al la auxskultanto.--Mi

scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian

zorgatinon, Janjo, edzigxi kiel eble plej baldaux, cxar, kiu tion

unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Sxajnas al mi, ke via

filo farigxos la felicxulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li

havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja

estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malricxa; al sxi estas

"marcxo tie, koto cxi tie, seka nenie". Kaj atentu plue: sxi estas

pliagxa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed cxiuj en la mondo al si mem petas

la cxiutagan panon. Estas devigo; ni logxas sur la erikejo, sur la

seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj cxie

kiel grizaj katoj, emaj elsxiri la okulojn unu de la alia. La terura

malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du

malgrandajn herbejacxojn apud la marcxo, kiuj ebligas nutri bovinon.

Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj sxtipoj. Fine mi do ricevas

laktoguton en mian kuveton kaj iafoje ecx butereron sur mian

panpecon. Jes, bona kantoro, la malricxulo devas klopodi per ungoj

kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malricxeco ne estas honto nek krimo, sed tamen

peza sxargxo, kaj la ricxulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi

kuragxas diri al vi kelkajn vortojn, kuragxas vin riprocxi pro via

maldankemeco al Li, de kiu cxio bona venas. Vi estas pli bonhava ol

kontrauxe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas cxevalon kaj

bovinon kaj mi scias, ke cxiam auxtune vi bovidon kaj porkidon

bucxas; tamen vi nomas vin malricxa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj

cxiam kelkaj argxentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio

dank' al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredajxon al

malricxulino, tion vi devas fari kaj ne gxin proprigi al vi mem per

maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas sxin agi

laux sxia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne

kontrauxdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laux legxo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.

TOBIO. Cxio dependas de Marto kaj mi devas obei sxin; nenio helpas.

Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la

heredajxo? Mi rajtigas mian filon edzigxi, cxar li tion humile petas,

kaj se li edzigxas antaux ol Janjo, li ricevos la heredajxon, tiel

klare diras la testamento. Mi ankoraux vin foje demandas, cxu tio

estas malpraveco?

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkauxze malhelpas vian zorgatinon

edzinigxi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas auxdinta, ke

la forgxisto Kriscxjo amas la junulinon kaj sxi amas lin, sed vi de

cxiuj fortoj malhelpas ilian unuigxon.

TOBIO. Estas vere; mi kontrauxstaras la aferon por la bono de Janjo

mem. La forgxisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena

de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li

tromplogos edzinigxi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la

plej granda kanajlo en nia parohxo. Jen kelkaj el liaj petolajxoj:

Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forgxejo, li prezentas al vi pipon,

vi fumas momenton, subite vi auxdas pafbruon antaux la nazo, kaj vi

trovigxas meze de pulvofumo, kaj estu gxoja, se nur kun doloretanta

vizagxo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Cxu vi scias kion li

faris al Manjo Mahlamaki, kiu iom raportacxis pri li cxe la eklezia

ekzameno de legoscio? Li jxetis en brutarejon de kompatinda Manjo

saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri

cxevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed

li ankaux sciis la supersticxemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo?

Kvazaux sago sxi flugis al la pastrejo kun la sorcxsaketo en la

mano. Ho, kiel la preposto Kriscxjon riprocxis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas

malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas jugxi la homon

malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon

edzinigxi kun li antaux ol min legxo devigas, kaj tiam la junulino

kulpigu sin mem, cxar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo

tiel implikigxas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontrauxstareble

volas edzigxi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, gxis li atingos sian

21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetigxi vole-ne-vole.

Cetere oni ne povas nin riprocxi pro tio, ke ni per permesata maniero

profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke sxi rifuzis

farigxi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian

edzigxon ankaux la kaporalo celis per sia testamento. Li estis

stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj cxiam

asertis sin la plej malfelicxa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n

kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurcxemizaj infanetoj. Li admiris la

rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamigxis

en la milda kaj sagxa rigardo de Janjo kaj versis pri gxi. Li iomete

vizitis lernejon en sia juneco.--Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn

antaux sia morto li decidis, ke ambaux infanoj estu liaj heredantoj,

sed laux stranga kondicxo. "Tiu el ili"--li difinis--"kiu unue

edzigxas, heredu kvincent talerojn". Kredeble tiu kondicxo estis

sxerco, cxar li cxiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la

kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edzigxo de tiuj ambaux junaj

personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro

tio, post edzigxo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto

kaj akceptos la talerojn, kiuj lauxlegxe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone sxajnas, mi diris mian opinion

malkasxe, laux mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi

petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon.

(Elprenas el sia posxo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi auxdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito

Tienhaara logxas, kiel vi scias, nur kelkajn centpasxojn de tie cxi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por mangxi kaj la akvo por

trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne

deflankigxis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita sxafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne

domagxas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn!

Sed kial miri; tiel ja diras ankaux aliaj, forgesante, ke cxiu

ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo

estas nekompensebla. Jam je la naskigxo estas al cxiu donita certa

kvanto da tiu forto kaj laux gxi dependas ankaux nia vivdauxro kaj

kiam gxi estas eluzita la vivfadeno rompigxas. Tio estas vero,

kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj.

Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laux la Vorto. Sed cxu tio okazas? La

homo estas surdema, obstinema kaj malsagxa, cxar li ne komprenas kio

utilas al li. Jes, kantoro; la malsagxeco de la homaro estas granda

kaj cxiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la

ekzemploj.--Nun, jen estas Esko kaj Micxjo. (Esko kaj Micxjo

envenas.)

La Botistoj · 第 14 / 50 题