Tiluli', tiluli',
tilulilu liluli'!
Nun la dua strofo:
Treega bruad' komencigxas,
De gxojo resonas la dom'.
Ne ploras plu la fiancxin',
La estonto gajigas sxin.
Kun kron' de honor' sur la kapo
Sxi dancas kaj busxo ridetas.
Tiluli', tiluli'!
Tilulilu liluli'!
La tria strofo:
Jam pasis cxarmega la jaro,
Simila al songxo, kaj nun
Sxi kantas al sia infano
Pri land' de felicxo kaj am',
Kies altaj montoj vidigxas
En tia la malproksimeco.
Tiluli', tiluli',
Tilulilu liluli'!
Kaj nun la kvara strofo ...
MARTO (je la flankpordo). Cxu vi volas fermi la fauxkon, rano, aux
cxu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li
volas imiti kokkrion, la kokacxo! (Malaperas.)
ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaux
brulanta pecxbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la
edzigxo.--Greto! mi sentas kapturnigxon memorante, ke mi baldaux
unuigxos kun vi, aux ke mi farigxos vi kaj vi farigxos mi, alivorte,
Esko farigxos Greto kaj Greto farigxos Esko; oni do nomu nin cxu
Esko-Greto cxu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi jxuras al vi,
Greto mia; kaj se la malica satano, kiu gxis la fino de la mondagxo
insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia
blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraux la busxegon,
tiel faru, Greto, gxis la dentoj klakos en la fauxko. Cxar li, kiu
libervole faris sanktan jxuron pri fideleco kaj gxin rompis, lin tero
kaj cxielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio
kaj Zebedeo alvenas.)
TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!
ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!
ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urgxaj aferoj nun postulas
vian lertecon por ke cxio farigxu lauxlegxe. Mi nun--Dio gardu nin,
la junulojn, komencis petolsxerci, mi ankaux, kaj intencis havigi al
Micxjo Vilkastus novan cxemizon.[1]
TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!--Sed
la kantoro jam scias la aferon.
ESKO. La afero estas jena, sinjor' kantoro.
ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro gxin sciigis al mi; jes mi scias kaj
akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro
estas skribota.
ESKO. Cxefe estas, ke cxio okazu lauxlegxe.
ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas
sube sian parafon, kiu estas atestata.
ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.
ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.
ESKO. Laux mia prudentacxo gxi estas necesa por ke estu lauxlegxe.
ZEBEDEO. Junulo, cxu vi volas disputi kun maljunaj personoj?
TOBIO. Esko.
ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra
parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la cxefa persono kaj
pro tio mia nomo ne manku en la atesto.
ZEBEDEO. Certe gxi devas tie trovigxi, sed en la teksto. Sube estas
nomo kaj parafo de via patro, apud gxi la nomo de atestanto kaj plej
sube "Zebedeo, kantoro".
TOBIO. Nu, eble vi komprenas?
ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu farigxos atestanto?
TOBIO. Micxjo Vilkastus estas plej tauxga. Li estas svatisto de Esko
kaj lin ankaux akompanas al la edzigxofesto. Laux interkonsento li
jam devus esti tie cxi. Ekiru, Esko, por informigxi pri li.
ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.