KRISCXJO. Nenia dangxero. (Marto envenas.)

MARTO. Kriscxjo en mia domo? For de tie cxi! Jen la pordo antaux vi.

KRISCXJO. Malantaux mi gxi estas, sed antaux mi estas la fama Marto

de botisto, kaj jen staras Kriscxjo, fiancxo de sxia zorgatino, juna

kaj brava forgxisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia cxambro, sentauxgulo!

JANJO. Iru tuj, Kriscxjo, ne disputu kun sxi.

KRISCXJO. Ni farigxu de nun geamikoj, Marto mia, cxar mi ne plu

malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas

al via Esko.

MARTO. Malbenita viro, cxu vi ne foriras de tie cxi?

JANJO. Obeu min, Kriscxjo!

KRISCXJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaux nia

tuta parohxo kaj multaj najbaraj parohxoj resonos de la kanto, kiun

mi nomos: "Marto de botisto." (Foriras. Marto jxetas boton post

li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta cxambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Cxu mi ne malpermesis vin

komunikigxi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la busxon kaj donu la trikajxon el viaj ungegoj. Cxu ecx

unu colon gxi longigxis hodiaux? For! Rapidu al la kampo por sarki

kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta cxambro). Nu, mi vestigxas por la

edzigxofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaux alvenos la kantoro kaj Micxjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi jxus surprenas la pantalonon de

la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edzigxvojagxo ree kauxzos multe

da ridfamoj; cxar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro

kaj celtabulo de cxiu sxerculo. Certe mi, Dio tion scias, lauxpove

klopodis lin eduki, cxu per konsiloj cxu per vipo, sed cxio estis

vane: alportita akvo ne restas en la puto.--Ivaro ankoraux ne sxajnas

esti hejme kaj jam hieraux li ekiris vilagxon, la idacxo; sed sciu,

mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari

sian eblon. La krimo postulas punon, cxu gxi edifas aux male; la puno

devas sekvi.--Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua

kaptita de malvirto, de loko al loko dibocxeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri cxien, dum vi sidas hejme,

kiel pik-aso, indiferenta pri cxio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laux via propra volo.

MARTO. Kion fari, cxar mi estas la sola agemulo en tiu domo, cxiuj

aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Cxu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojagxo de Esko?

MARTO. Ke li jxetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la

fiancxino kune kun Micxjo Vilkastus.

TOBIO. Cxu ni ne donu al ili cxevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu posxtan cxevalon; sed

de tie cxi ili marsxu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaux

baldaux atingos la saman indecon, pro tio la piedmarsxo sxajnus eble

iom nekonvena kaj eble ecx hontiga por la peka koro de l' homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli

da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindajxoj li liveros, cxar li

havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Cxu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la

envio elpensis. "Cxu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas",

oni kantas.--Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel

lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe.

Li ne estas malsagxa, nur iom obstina, kion pruvas ecx lia hararo,

kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel cxe la maljunulo mem tie cxi.

Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo.

(Esko envenas edzigxvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin gxeni; cxar la

afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne,

kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi

estus jxetota en profundegajxon.

ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia cxapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu

mi antaux dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Sxajnas

al mi kvazaux en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn

malantauxe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj

mankis ankoraux kvin monatoj gxis via naskigxo. Sed tiel sxangxigxas

la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaux trovante

spacon en tiu sama frako; jes, tiel sxangxigxas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante sxtrumpon, kiun Janjo lasis.)

Jes, kiel placxas al mi? Tiu vestaro bone tauxgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo?

Rigardu min atente de malantauxe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi pasxas impone kvazaux dragoncxevalo.

ESKO. Sed nun estas la demando, pacxjo, kiel la frako sidas sur mia

dorso.

MARTO. Gxi sidas kiel plej bone gxi povas sidi sen selo, vi

lignocxevalo!

TOBIO. Bone, tre bone gxi sidas.

ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Pacxjo, cxu vi gxuste

scias kaj perceptas al kio mi ekiros?

TOBIO. Ho jes! Felicxan vojagxon! Felicxon! mi diras. Floru kaj vivu

longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, cxar la

unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis "panon".

ESKO. Mi esperas ke gxi ankaux estu mia lasta.--Mi ekiros al mia

edzigxofesto, pacxjo.

TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni cxiuj

benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj dangxeroj povas vin

renkonti sur tiu vojagxo, ecx la morto, kaj memoru, ke ankaux vi

estas granda pekulo.

ESKO. Ni cxiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.--Mi prenas gravan

pasxon, pacxjo.

TOBIO. Mi komprenas.

ESKO. Mi ne aludas tian trotpasxon per miaj piedoj, tute ne.

TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda sxangxo, kiu nun al vi

okazos per via edzigxo; jen la grava pasxo.

ESKO. Gxuste tion mi aludas.

TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin

iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed cxiuj

ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!--Auxdu, mi rakontos al vi

okazintajxon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li

havis filon, kiu estis ekironta por edzigxi. Atentu, Esko, mia nomo

ankaux estas Tobio kaj mi ankaux havas filon, kiu intencas edzigxi.

ESKO. Mirinda koincido! Cxu estis ankaux ili ambaux botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.--Kiel mi

jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, cxar nun la filo ekiris por sin

svati al la virino, kiu jam sep fiancxojn havis, sed ili cxiuj estis

mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de

l' okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas eljxeti

kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojagxo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignosxuiston en la

sama vilagxo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi

sciigxis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur

lignosxuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi farigxi

majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima jugxeja

kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed lauxsxajne ne tre dangxera.

TOBIO. Gxuste kaj prave dirite. Cxiam kaj en cxio niaj karakteroj

samigxas. Via kuragxo pli kaj pli grandigxas!--Sed kie mi interrompis

mian rakonton?--Nu, la malcxasteco atakis tiujn sep kaj pro tio

ili estis mortigitaj.--Auxskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj cxar nun la filo de Tobio ekiris por edzigxi, angxelo de

Dio alvenis. Auxskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Angxelo el cxielo alvenis kaj proponis farigxi svatisto al

juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili pasxis, pasxadis kune

lauxlonge la sxtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio

lauxte ekkriis; cxar granda fisxo ...

ESKO (al Marto). Panjo, cxu vi ankaux metis haringetojn en la

porvojagxan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.)

Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, cxar mi scias,

ke malpli ne suficxas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam

estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). "Jen la mondo sxangxigxas", diris pacxjo. Gardu min!

Grava pasxo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne

estas tempo de ludo nek de sxerco. Strangaj sentoj en nuna momento

movigxas en mia korpo de kapo gxis kalkano. Estas antauxgusto de

edzigxofesta gxojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto

edzigxas, tiam la mondo renversigxos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj

post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: "Tuta mondo nun

gajigxu." Mi devas plori. (Visxas siajn okulojn.) Sed cxu la ploro

ankoraux povus sxangxi la aferon? Tute ne; mi do kuragxigxu kaj kantu

edzigxan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas

konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj cxarma, tamen mi volus aldoni

kelkajn rekantajxojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen

gxi estas: (Kantas.)

Edzigxfesto cxiujn okupas,

Malgxoja nur sxajnas knabin';

Adiauxo el hejmo sxin premas,

Sxi tamen fiancxon atendas.

Sur kampo karulo jam venas,

Lin garboj belege cxirkauxas.

La Botistoj · 第 12 / 50 题